Intelekta kvociento: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lingvaj korektoj kaj plibonigoj
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado
Historio de taksado per testoj
Linio 3:
'''[[intelekto|Intelekta]] [[kvociento]]''' ('''IK''') estas rezulto atingita en [[psikologio|psikologia]] [[testo]], kiu provas mezuri la gradon de [[intelekto]] de persono. Ĝi estas koncepto evoluigita fare de brita sciencisto [[Francis Galton]] en la libro ''Hereditary Genius'' eldonita fine de la 19-a jarcento. En la literaturo troviĝas la [[mallongigo]] '''[[IQ]]''' el la anglaj vortoj ''Intelligence Quotient''.
 
Testoj pri la intelekta kvociento uziĝas kiel aŭguroj por posta atingado en edukado. Infanoj kun malalta intelekto foje lokiĝas en lernejoj, kies pli malalta rapideco de lernado kaj specialaj, aparte konkretaj edukaj teknikoj helpu al tiaj infanoj tamen evoluigi siajn kapablojn laŭeble bone. Ĉu infanoj kun aparte [[alta intelekto]] estu grupigitaj en apartaj lernejaj klasoj aŭ lernejoj, por pli bone lerni, ne esti teditaj pro manko da defio de la averaĝa lerna rapideco de la kunlernantoj, kaj por eviti la socian premon laŭeble kaŝi siajn pli altajn kapablojn en la peno esti "normala", aŭ ĉu ili povas pozitive kontribui al la lerna klimato en "averaĝa" klaso, kaj per laŭeble multa kontakto kun intelekte averaĝaj samaĝuloj ĝuste evitu izoliĝon, estas daŭre akre disktutata disputotemo de psikologoj, pedagogoj, infanaj psikiatroj, gepatroj kaj pli aĝaj lernantoj. evaluation
 
== Historio de taksado per testoj ==
Dum la jaro [[1905]], la franca psikologo [[Alfred Binet]] publikigis la unuan modernan teston pri intelektaj kapabloj, la "intelektan skalon Binet-Simon". Lia principa celo estis identigi lernantojn kiuj bezonas apartan helpon pri sukceso en la lerneja sistemo. Kun lia kunlaboranto ''Theodore Simon'', Binet publikigis reviziojn de lia "intelekta skalo" dum [[1908]] kaj [[1911]].
 
Linio 25:
 
Ekde la publikigo de la testo ''WAIS'', fakte ne nur tiuj du, sed preskaŭ ĉiuj testoj pri intelekto adoptis la diferencan metodon de rezulta elkalkulo. Preskaŭ ĉiuj testoj pri intelekta kvociento do '''ne''' rezultiĝas en tia kvociento, sed en diferenco de la persona intelekta kvociento kaj tiu de norma kompara homgrupo. Tiusence la uzo de la vorto iĝis iom nepreciza, sed malgraŭ tio ĝi daŭre estas populara kaj priskribas la rezulton de ĉiuj skaloj pri intelekto, kiuj momente uzatas.
 
== Vidu ankaŭ ==
 
* [[Pigmalion-efekto]]
* [[Golem-efekto]]
 
[[Kategorio:Psikologio]]