Matilda-efekto: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Adaptis la anglan artikolon samteman
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 23:59, 26 aŭg. 2021

La Matilda-efekto estas biaso kontraŭ agnosko la atingojn de tiuj virinaj sciencistoj kies laboron oni atribuas al viraj kunlaborantoj. Ĉi tiun efekton unue priskribis la aktivulo pri virinaj rajtoj Matilda Joslyn Gage (1826–98) en ŝia eseo, "Woman as Inventor" (Virino kiel inventisto) en 1870. La scienchistoriisto Margaret W. Rossiter elpensis la terminon en 1993.[1]

Rossiter donis plurajn ekzemplojn de la efekto. En la12-a jarcenta, Trotula (Trota de Salerno), itala virina kuracisto, verkis librojn kiujn, post ŝia morto, oni atribuis al viraj aŭtoroj. En la 19-a kaj 20-a jarcentoj, ilustras la efekton la kazoj de Alice Ball, Nettie Stevens,[2] Lise Meitner, Marietta Blau, Rosalind Franklin, kaj Jocelyn Bell Burnell.

Oni komparis la Matilda-efekton al la Matthew-efekto, en kiu eminenta sciencisto ricevas plian agnoskon al relative nekonata esploristo, eĉ se ties laboro estas kune farita aŭ simila.[3][4]

Esplorado

En 2012, du esploristinoj en Radboud Universitato Nijmegen montris, ke en Nederlando la sekso de profesoraj kandidatoj influas la taksadon pri ili.[5]

Similajn kazojn priskribis du italaj esploristinoj en studado[6] konfirmita plue de hispana studado.[7] Aliflanke, iuj studadoj ne trovis diferencon inter citaĵoj kaj influo de publikigaĵoj de viraj aŭtoroj kaj tiuj de virinoj.[8][9][10]

Svisaj esploristoj indikis ke raportistoj de amaskomunikiloj invitas al viraj sciencistoj pli ofte kontribui ol iliaj kunscientistinoj.[11]

Laŭ usona studado, "kvankam evidenta diskriminacio laŭ sekso ĝenerale daŭre malpliiĝas en la usona societo," "virinoj daŭre spertas malavantaĝojn rilate la ricevon de prisciencaj premioj, precipe por esplorado."[12]


Referencoj

Ŝablono:Reflist

  1. Rossiter Margaret W. (1993), "The Matthew/Matilda Effect in Science", Social Studies of Science (London) 23 (2): 325–341, doi:10.1177/030631293023002004, ISSN 0306-3127 
  2. . Nettie Stevens discovered XY sex chromosomes. She didn't get credit because she had two X's (2016-07-07). Alirita 2016-07-07.
  3. Rossiter, Margaret W., "The Matthew Matilda Effect in Science", Social Studies of Science, 1993, paĝoj 325–341.
  4. Dominus, Susan (October 2019). "Women Scientists Were Written Out of History. It's Margaret Rossiter's Lifelong Mission to Fix That". Smithsonian Magazine (in angla). Vol. 50, no. 6. p. 48.
  5. Marieke van den Brink; Yvonne Benschop (2011), "Gender practices in the construction of academic excellence: Sheep with five legs", Organization 19 (4): 507–524, doi:10.1177/1350508411414293 
  6. Andrea Cerroni; Zenia Simonella (2012), "Ethos and symbolic violence among women of science: An empirical study", Social Science Information 51 (2): 165–182, doi:10.1177/0539018412437102 
  7. María Luisa Jiménez-Rodrigo1; Emilia Martínez-Morante; María del Mar García-Calvente; Carlos Álvarez-Dardet (2008), "Through gender parity in scientific publications", Journal of Epidemiology & Community Health 62 (6): 474–475, doi:10.1136/jech.2008.074294, PMID 18477742, http://jech.bmj.com/content/62/6/474.extract 
  8. Peter Hegarty; Zoe Walton (2012), "The Consequences of Predicting Scientific Impact in Psychology Using Journal Impact Factors", Perspectives on Psychological Science 7 (1): 72–78, doi:10.1177/1745691611429356, PMID 26168426, http://epubs.surrey.ac.uk/72248/6/2012%20PH%20%26%20ZW%20JIF%20The%20consequences%20of%20predicting%20scientific%20impact.pdf 
  9. Stephane Baldi (1998), "Normative versus Social Constructivist Processes in the Allocation of Citations: A Network-Analytic Model", American Sociological Review 63 (6): 829–846, doi:10.2307/2657504 
  10. Nick Haslam; Lauren Ban; Leah Kaufmann; Stephen Loughnan; Kim Peters; Jennifer Whelan; Sam Wilson (2008), "What makes an article influential? Predicting impact in social and personality psychology", Scientometrics 76 (1): 169–185, doi:10.1007/s11192-007-1892-8 
  11. Fabienne Crettaz von Roten (2011), "Gender Differences in Scientists' Public Outreach and Engagement Activities", Science Communication 33 (1): 52–75, doi:10.1177/1075547010378658 
  12. Anne E. Lincoln; Stephanie Pincus; Janet Bandows Koster; Phoebe S. Leboy (2012), "The Matilda Effect in science: Awards and prizes in the US, 1990s and 2000s", Social Studies of Science 42 (2): 307–320, doi:10.1177/0306312711435830, PMID 22849001