Stanisław Lem: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Stilo
Linio 4:
 
== Vivo ==
Lem naskiĝis en Lvovo (tiam en [[Pollando]], nun en [[Ukrainio]]) kiel filo de la kuracisto Samuel Lem kaj Sabina Woller. Li studis medicinon en la [[Universitato de Lvovo]] kaj la [[Jagelona Universitato]] en Krakovo, sed interrompis la studadon pro la [[Invado en Pollando|invado de la [[naziismo|nazioj]] dum la [[dua mondmilito]]. Poste Lem laboris kiel aŭtoriparisto kaj veldisto, kaj aniĝis al la [[Rezistmovado dum la Dua Mondmilito|kontraŭgermana rezistantaro]]. En 1946 Lem transloĝiĝis al [[Krakovo]] kaj finis sian studadon. Li laboris kiel helpanto en scienca esplorejo kaj komencis verki [[Novelo|novelojn]] dum la libertempo.
 
== Stilo ==
Stanisław Lem estis kavaliro de la [[Ordeno de Blanka Aglo]], la plej alta ŝtata honorigo de la [[Pollando|Pola Respubliko]].
La verkado de Lem estas karakterizita per amaso da originalaj ideoj. Krome, lia verkado karakteriziĝas per granda diverseco kaj inkluzivas multajn humurajn verkojn (inkluzive en la rakontkolektoj, ''La Cyberiada'', kaj ''Opowiesci o pilocie Pirxie'' (la spaca piloto Pireksi) ĝis plej seriozaj verkoj, kiel [[Solaris (romano)|Solaris]]. malgraŭ la granda diverseco, oni povas konstati el tio, kio estas ofta en liaj verkoj, ke ili havas apartan filozofian elementon.
 
== Agnoskoj ==
Li estis premiita per honora membriĝo al la asocio ''[[Science Fiction and Fantasy Writers of America]]'' (SFWA) en 1973, sed la premio estis forprenita en 1976 pro liaj komentoj pri lastatempa sciencfikcia literaturo; li priskribis ĝin kiel malplene elpensitan, aĉe verkitan, kaj zorgantan pli multe pri vendokvanto ol pri ideoj aŭ literatura novigo. SWFA poste proponis al li normalan membriĝon, sed tion li rifuzis.
 
Stanisław Lem estis kavaliro de la [[Ordeno de Blanka Aglo]], la plej alta ŝtata honorigo de la [[Pollando|Pola Respubliko]].
 
Multaj liaj verkoj estis adaptitaj al filmoj.
 
== Verklisto ==