La nupto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][atendante kontrolon]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 38:
* Pajlofasko aŭ Pajlohomo (Chochoł) – Raĥela vidas en ĝi [[simbolo]]n de poeta fino de la mondo de [[naturo]], malgranda Isia ne havas dubon, ke tio "[[morto]]", forpelas do ĝin kampen. Fine de la dramo ĝi portas al nuptantoj sterilecon kaj memperdon. Ĝi gvidas solenan iradon de demonaj aperaĵoj, sed sampteme vekigas en la herooj [[konscio]]n, malkovrante tion, antaŭ kio ili volas forkuri. Simbolo de dormigo de la nacio.
* Aperaĵo (Widmo) – aperaĵo de Ludwik de Laveaux, mortinta fianĉo de Manjo; konata figuro de [[romantikismo|romantikisma]] literaturo – aperaĵo de mortinta amato, la plej [[vampiro|vampira]] el ĉiuj [[persono]]j de la dramo. Simbolo de romantika [[amo]].
* Stanĉik ([[Stańczyk]]) – simbolo de saĝa, ne sendistanca al la nuna politiko zorgo pri bono de la [[ŝtato]], li respegulas konscienc-riproĉojn de la ĵurnalisto. Stanĉik malmaskas malfortecon de Ĵurnalisto, kiu formigas la [[publika opinio|publikan opinion]], sed samtempe havas problemojn kun la propra [[identeco]]. Li ne vidas perspektivojn, perdis fidon al ĉio ajn, eĉ al [[Dio]] kaj la propraj fortoj.
* La Hetmano (Hetman) – Franciszek Ksawery Branicki, kunkreinto de [[komploto]] de [[magnato]]j; simbolo de [[falso]] kaj nacia perfido. La Hetmano aperas al La Novedzo, kiu cerbumas, kion pri lia [[geedzeco]] kun kamparanino dirus nobelaj antaŭuloj.
* La Nigra Kavaliro (Rycerz Czarny) – Zawisza Czarny el Garbów, personigo de [[honoro]] kaj kuraĝo de polaj [[kavaliro]]j. Li aperas al la Poeto, kies revoj pri potenco ne konformas - same kiel la antaŭaj polaj [[mito]]j – al la [[realo]].