Interamerika Kortumo pri Homaj Rajtoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Forigis la dosieron Logo_de_la_Corte_Interamericana_de_Derechos_Humanos.jpg forigitan el la Komunejo de INeverCry: per [[:c:Commons:Deletion requests/File:
Aldonas partan tradukon de la hispanlingva artikolo https://es.wikipedia.org/w/index.php?title=Corte_Interamericana_de_Derechos_Humanos&oldid=139648579
Linio 1:
La '''Interamerika Kortumo pri Homaj Rajtoj''' estas sendependa internacia kortumo kun sidejo en [[San-Joseo (Kostariko)]]. Ĝi fondiĝis en [[1979]] baze de la [[Amerika Konvencio pri Homaj Rajtoj]].
 
Kune kun la Interamerika Komisiono pri Homaj Rajtoj ĝi havas la taskon garantii la internaciajn[[Amerika regulojnKonvencio protektepri alHomaj laRajtoj|Amerikan Konvencion pri Homaj Rajtoj]] kaj aliajn internaciajn [[traktato]]jn, kiuj protektas [[homaj rajtoj|homajn rajtojn]] en la membroŝtatoj de la [[Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj]] (OAŜ). Ĉar [[Usono]], [[Kanado]] kaj multaj ŝtatoj de la [[Karibio|karibia regiono]] ne ratifis la konvencion, la interamerika sistemo pri homaj rajtoj, konsistanta el la konvencio kaj la kortumo, ankaŭ nomatas "latinamerika sistemo pri homaj rajtoj". La kortumo estas unu el tri regionaj tribunaloj pri protektado de homaj rajtoj, kun la [[Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj]] kaj la [[Afrika Kortumo pri Rajtoj de Homoj kaj Popoloj]].
 
La oficialaj [[lingvo]]j de la Kortumo, kiel de OAŜ, estas la [[hispana]], la [[franca]], la [[angla]], kaj la [[portugala]]. La laborlingvoj estas tiuj, pri kiuj la Kortumo konsentas en ĉiu jaro. Tamen, por ajna proceso, la lingvo de iu el la disputantoj povas adoptiĝi kiel laborlingvo, kondiĉe ke ĝi estas unu el la oficialaj.
Ĉar [[Usono]], [[Kanado]] kaj multaj ŝtatoj de la [[Karibio|karibia regiono]] ne ratifis la konvencion, la interamerika sistemo pri homaj rajtoj, konsistanta el la konvencio kaj la kortumo, ankaŭ nomatas "latinamerika sistemo pri homaj rajtoj".
 
== Historio ==
 
En novembro de 1969 okazis en Sanjoseo, Kostariko, la Faka Interamerika Konferenco pri Homaj Rajtoj. En ĝi la delegitoj de la Membraj Ŝtatoj de la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj verkis la Amerikan Konvencion pri Homaj Rajtoj, kiuj validiĝis la 18-an de julio de 1978, kiam la dek-unua ratifilo de Membra Ŝtato de OAŜ estis transdonita.<ref name=":0">{{Citaĵo el la reto|url=http://www.corteidh.or.cr/index.php/es/acerca-de/historia-de-la-corteidh|titolo=Historia|alirdato=17-an de marto, 2018|familia nomo=Guadamuz|persona nomo=Jairo|verko=www.corteidh.or.cr|lingvo=es}}</ref>
 
La Konvencio estas deviga por tiuj ŝtatoj, kiuj ratifis aŭ aliĝis al ĝi, kaj kulminigas procezon komencitan fine de la [[Dua Mondmilito]], kiam la landoj de Ameriko kunsidis en [[Meksiko]] kaj decidis, ke oni verku deklaron pri homaj rajtoj, por ke ĝi povu adoptiĝi kiel konvencio. Tia deklaro, la [[Amerika Deklaro pri la Rajtoj kaj Devoj de la Homo]], estis aprobita de la Membraj Ŝtatoj de OAŜ en [[Bogoto]], Kolombio, en majo de 1948.
 
Cele al protektado de la esencaj rajtoj de homoj en la amerika kontinento, la Konvencio enjurigis du organizaĵojn kompetentajn juĝi malrespektojn al homaj rajtoj: La Interamerikan Komision pri Homaj Rajtoj kaj la Interamerikan Kortumon pri Homaj Rajtoj. La Komisio jam estis kreita en 1959 kaj ekfunkciinta en 1960, kiam la Konsilio de OAŜ abrobis ĝian Statuton kaj elektis ĝiajn komencajn membrojn.
 
Ĝis nun dudek kvin amerikaj landoj ratifis aŭ aliĝis al la Konvencio:: [[Argentino]], [[Barbado]], [[Bolivio]], [[Brazilo]], [[Ĉilio]], [[Domingo]], [[Dominiko]], [[Ekvadoro]], [[Granado]], [[Gvatemalo]], [[Haitio]], [[Honduro]], [[Jamajko]], [[Kolombio]], [[Kostariko]], [[Meksiko]], [[Nikaragvo]], [[Panamo]], [[Paragvajo]], [[Peruo]], [[Salvadoro]], [[Surinamo]], [[Trinidado kaj Tobago]], [[Urugvajo]] kaj [[Venezuelo]].<ref name=":0" />
 
[[Trinidado kaj Tobago]] forlasis la Amerikan Konvencion pri Homaj Rajtoj per komuniko al la Ĝenerala Sekretario de OAŜ la 26-an de majo de 1998. [[Venezuelo]] forlasis la Amerikan Konvencion pri Homaj Rajtoj per komuniko al la Ĝenerala Sekretario de OAŜ la 10-an de septembro de 2012.<ref name=":0" />
 
== Funkcioj ==
La Interamerika Kortumo pri Homaj Rajtoj juĝas disputojn pri tio, ĉu unu el la disputantaj [[ŝtato]]j malrespektis rajton aŭ liberon protektatan de la [[Amerika Konvencio pri Homaj Rajtoj]], kondiĉe ke la procedoj difinitaj en artikoloj 48-50 de la Konvencioj estas elĉerpitaj.
 
La homoj, grupoj, aŭ entoj, kiuj ne estas ŝtatoj, ne rajtas prezenti disputojn al la Kortumo, sed rajtas plendi antaŭ la [[Interamerika Komisiono pri Homaj Rajtoj]]. La Komisiono povas porti aferon al la Kortumo, kondiĉe ke la priplendita ŝtato estas akceptinta ties [[jura kompetento|kompetentecon]]. Ĉiukaze, la Komisio devas aperi en ĉiu disputo antaŭ la Kortumo.
 
La Kortumo havas kaj funkcion juĝan kaj funkcion konsultiĝan.<ref>{{Citaĵo el gazeto|url=https://www.oas.org/36ag/espanol/doc_referencia/Estatuto_CorteIDH.pdf|titolo=Statuto de la Interamerika Kortumo pri Homaj Rajtoj|dato=oktobro 1979|gazeto=Ĝenerala Asembleo de OAŜ}}</ref>
 
==Referencoj==
{{referencoj}}
[[Kategorio:Homaj rajtoj]]
[[Kategorio:Internacia juro]]