Premislidoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 29:
}}
}}
{{Historio de Ĉeĥio}}
La '''Premislidoj''' aŭ '''Přemyslidoj'''<ref>Almenaŭ la du formoj '''Premislidoj''' kaj '''Přemyslidoj''' estas efektive uzataj en Esperanto. La unua formo estas plene esperantigita. La dua estas kunmetaĵo de la nacilingva nomo ''Přemysl'' kun Esperanta sufikso "-id-". Ankaŭ aliaj esperantigoj eblas, ekz-e '''Prĵemislidoj''' aŭ '''Pŝemislidoj''', k.s.{{mankas fonto}}</ref> - {{lang-cs|Přemyslovci}} - estis [[Bohemio|ĉeĥa]] princa kaj reĝa dinastio kunigita kun la komencoj de ĉeĥa ŝtato. Laŭ dinastia přemyslida mito, kiu prezentis ŝtatan ideologion de ĉeĥa princlando en frue [[gotiko|gotika]] periodo, la fondintoj de la [[dinastio]] estis [[Přemysl la Plugisto]] kaj [[Libuše]]. La unua dokumentita prĵemislido estis [[Bořivoj la 1-a]], kiu estis ekde la jaro [[874]]/[[875]] edzo de Ludmila, filino de princo de pŝovanoj (laŭ [[Kosmas]]) aŭ de [[Serbio|serbia]] princo (pli nova historiografio), avino de [[Sankta Venceslao]]. Eble komence de la 880-aj jaroj Bořivoj akceptis bapton de sankta [[Metodo]], li transloĝigis sian sidejon el [[Levý Hradec]] ĝis [[Prago]], li fondis la [[Praga burgo|Pragan burgon]] kaj la unuan katolikan preĝejon. Tio evidente estis kaŭzo de kontraŭprĵemislida ribelo kaj al regado de Mojmíridoj ankaŭ en [[Bohemio]]. En la jaro [[895]] la potencon akiris denove la prĵemislidoj, ĉifoje en persono de [[Spytihněv la 1-a]] kaj poste de [[Vratislav la 1-a]]. Pri sekurigita pozicio de la prĵemislidoj atestas la fakto, ke anstataŭ siaj neplenaĝaj filoj povis ekpreni regentan regadon Drahomíra, vidvino post Vratislav. En la [[10-a jarcento]] la potenco de la prĵemislidoj firmiĝis pere de sanktvenceslaa kulto. Ilia sinjorujo disvastiĝis el [[Bohemio]] en la teritorion de la eksa [[Grandmoravia regno]] ([[Krakovo|Krakovia princlando]], [[Slovakio]], [[Moravio]]). En la [[10-a jarcento|10-a]] kaj la [[11-a jarcento|11-a jarcentŝanĝoj]] konkeris plimulton de tiu ĉi teritorio armeo de la [[Pollando|polaj]] [[piastoj]], sed la prĵemislidoj retenis la regadon en Bohemio. Daŭra profito por Bohemio estis Moravio, kiu ekde tiu tempo komune kun Bohemio kreis bazon de la landoj de la Ĉeĥa krono.