Duklando Nassau: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Anstataŭigo de kategorio Historia germana teritorio per Historiaj germanaj teritorioj
konstitucio kaj parlamento
Linio 33:
La '''duklando Nasaŭo''', {{lingv|de|e}} ''Herzogtum Nassau'' {{prononco|'''nas'''aŭ}}, estis historia germana ŝtato sur la teritorio de la hodiaŭaj [[federacia lando (Germanio)|federaciaj landoj]] [[Hesio]] kaj [[Rejnlando-Palatinato]], kiu ekzistis nur mallonge, de [[1806]] ĝis [[1866]]. Ĝia reganta [[dinastio]] portempe ankaŭ regis en [[Nederlando]] kaj [[Luksemburgo (lando)|Luksemburgo]].
 
Ĝis 1806 la sama teritorio estis disdividita en diversajn graflandojn, regatajn de diversaj branĉoj de la dinastio Nassau. La {{daton|17|julio|1806}} la du restantaj graflandoj, [[Nassau-Usingen]] kaj [[Nassau-Weilburg]], membriĝis en la [[Rejna Federacio]]. Sub premo de [[Napoleono]] ili kunfandiĝis la {{daton|30|aŭgusto|1896}} al la '''duklando Nassau'''. En 1814 la duko dekretis por Nassau la unuan modernan konstitucion de germana ŝtato; ĝi starigis duĉambran [[Landostatoj de la Duklando Nassau|parlamenton]].
 
Ĉe la [[Viena Kongreso]] [[1815]] Nassau membriĝis en la [[Germana Federacio]]. Ĝi restis memstara lando ĝis [[1866]], kiam ĝi estis aneksita de [[reĝlando Prusio]] post la [[Prusia-Aŭstria milito]] kaj fariĝis [[prusia provinco]] "Hesio-Nasaŭo", kune kun la aliaj aneksaĵoj [[Hesio-Kaselo]] kaj [[libera urbo Frankfurto|Frankfurto]]. Post la [[Dua Mondmilito]], kiam [[Prusio]] estis dissolvita, la iama provinco Hesio-Nasaŭo en [[1945]]/[[1946|46]] estis unuigita kun la iama Hesio-Darmstadt al la nuna [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] [[Hesio]] (nomita "Grand-Hesio" ĝis [[1946]]). La iama ĉefurbo de Nasaŭo, [[Wiesbaden]], fariĝis ĉefurbo de [[Hesio]].