'''Anton ZACHARIÁŠ''' (naskiĝis la [[14-a de januaro|14an14-an de Januarojanuaro]] [[1938]], [[Vyšná Jedľová]] - mortis la [[13-a de septembro|13an13-an de Septembroseptembro]] [[2000]], [[Košice]]), esperantisto ekde la jaroj 60-aj, mortis la [[13-an de septembro]] en [[Košice]] ([[Slovakio]]). Unu el la plej bonaj E-instruistoj laŭ la rekta metodo, li estis populara pro gvido de kursoj vaste tra [[Eŭropo]], de [[Litovio]] ĝis [[Hispanio]]. Ekde [[1972]] li regule instruis en Someraj E-Lernejoj en Slovakio, kaj lastfoje li gvidis internacian kurson por progresintoj unu monaton antaŭ sia forpaso, en [[Poprad]]. Regula kontribuanto al [[Esperantisto Slovaka]], li aktivis de plej loka ĝis internacia skalo kaj ĝis [[1994]] laboris profesie en Slovakia E-Asocio.