Slovaka versio de jena artikolo troviĝas ĉe Vikio de Slovakia Esperanta Junularo.

Ing. Michal Hospodár (* 7.3.1991 Poprad) estas slovaka komputikisto kaj Esperantisto, fondinto de Esperanto-klubo Orientslovakia (EKOS) en Košice. Ekde 18.7.2014 ĝis 21.2.2015 li estis prezidanto de SKEJ - Slovakia Esperanta Junularo. Li estis ankaŭ komitatano A de Slovakio en komitato de TEJO ekde 11.10.2014 ĝis 31.1.2015.

Mi estas normala knabo, kiu lernis Esperanton, ĉar li estis scivolema pri lingvoj, sed ne volis lerni multe. Mi ellernis la anglan lingvon kaj malkovris, ke ĝi ne estas utila ĉie. En jaro 2009 mi lernis kelkajn tekstojn en Esperanto (Patro nia, Saluton Maria kaj La Espero). En jaro 2012 mi eklernis jenan lernoliborn kaj registriĝis ĉe lernu.net. Poste mi fondis klubon EKOS kaj partoprenis en Somera Esperanto-Studado en Nitra. En jaro 2014 mi estis elektita kiel prezidanto de SKEJ. Mi estas kontaktpersono inter SKEJ kaj TEJO.

Krom Esperanto mi okupas je komputiloj kaj grafiko. Mi studis komputikon en Košice dum jaroj 2009-2014. Jam tiam mi ŝatis simbolojn, lingvojn, fremdajn vortojn. Ekde 2009 mi posedas konton ĉe Vikipedio kaj mi ĉefe korektas erarojn (faktajn kaj lingvajn) kaj kategoriojn. Mi scipovas korekti slovakan gramatikon, sed kun aliaj lingvoj mi ne estas tiom certa. Mi tamen povas rimarki kaj tuj korekti eraron (danke al vikio). Mi kontribuis al Vikimedia Komunejo ĉefe kun vektoraj bildoj. Mi vektorigas bitmapajn bildojn, korektas erarojn en vektoraj dosieroj kaj malofte riparas fonojn. Mi uzas vektoran grafikon ekster Vikimedio en deviantART. Mi scipovas pentri grafikaĵojn kaj labori kun GIMP, sed mi ankoraŭ ne alŝutas fotojn al Komunejo.

Mi ŝatas malkovri originon de fremdaj vortoj. Tio gvidis min al lingvistiko kaj mi jam povas diri, ke mi estas poligloto. Mi denaske parolas nur slovake, kvankam parto de mia familio parolas hungare. Mi komprenas ĉeĥan kaj polan lingvon kaj scias anglan kaj germanan de lernejo. Mi volis lerni italan kaj francan lingvojn, sed ne daŭrigis kaj mi ne regas ilin. Tamen mi komprenas multajn latinidajn vortojn dank' al Esperanto. Mi regas cirilan kaj hebrean alfabetojn kaj kelkajn ĉinajn vortojn. Foje mi pensas en kelkaj lingvoj samtempe, ĉar mi uzas diversajn vortojn de malsamaj lingvoj. Tiam mi provas traduki tutan sentencon en unu norman lingvon. Mi tradukas kaj nomojn por memori ilin. Traduko de mia nomo Hospodár estas "Domestro", mia Esperanta kromnomo. Ĉe anglalingvaj retejoj (inkluzive Vikimedio) mi uzas kromnomon "Hosmich". Mi ne sentas kiel natura estro, sed mi uzos potencon (kaj respondecon) de mia nomo por bono de socioj inkluzive SKEJ kaj Vikimedio.

Agado redakti

  • estro de EKOS ekde 15.12.2013
  • membro de SKEJ ekde 11.1.2014
  • prezidanto de SKEJ ekde 18.7.2014 ĝis 21.2.2015
  • komitatano A en TEJO ekde 11.10.2014 ĝis 31.1.2015

Planoj redakti

  • IKUE-Kongreso 2016
  • UK 2016
  • atestilo pri scio de Esperanto

Por aliaj informoj, vidu mian slovakan aŭ anglan uzantpaĝon.