Filono el Aleksandrio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ligiloj
e Lingva korekto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado
Linio 4:
| dato de morto = 45-50 p.K.
}}
'''Filono deel Aleksandrio''' (latine ''Philo Judaeus'', greke ''Φίλων'', hebree <bdi>יְדִידְיָה הַכֹּהֵן‎</bdi>; naskiĝis 15-10 a.K. en [[Aleksandrio]], mortis 45-50 p.K. en Aleksandrio), estis greklingva juda filozofo, la plej grava reprezentanto de helena [[judismo]]. Liaj skribaĵoj prezentas la plej klaran vidon de tiu [[Historia Judismo|disvolviĝado de judismo]] dum la [[diasporo]]. Li unue provis [[Sintezo|sintezi]] rivelitan fidon kaj filozofan racion, kaj do okupas unikan pozicion en la historio de [[filozofio]].
 
Filono vivis en la plej granda juda komunumo ekster [[Izraelo]]. Li estis interpretisto de la [[Torao]], kiel ĝi ekzistis en la greklingva traduko de la [[Malnova Testamento|hebreaj skribaĵoj]], konata kiel la [[Septuaginto]]. Filono uzis la alegorian metodon de interpretado de la [[Pentateŭko]] en siaj komentarioj. Lia [[ekzegezo]] oferis multoblajn interpretadojn de la sama [[versiklo]]. Li lernis ĉi tiun metodon ĉe la Grekoj, kiuj disvolvigis alegorion por vivigi iliajn antikvajn mitojn.