1421 Esperanto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova artikolo pri asteroido
 
e lg
Linio 1:
'''1421 Esperanto''' (komenca identigilo ''1936 FQ'') estas [[asteroido]] (planedeto orbitanta la sunon en la spaco inter Marso kaj Jupitero) malkovrita de [[Yrjö Väisälä]] la 18-an de marto 1936 en Turku, Finnlando. La trovinto donis al ĝi nomon omaĝe al [[Esperanto|la internacia lingvo]] proponita de [[L. L. Zamenhof]] (pseŭdonime [[D-ro Esperanto]]). '''1421''' estas la orda numero de la asteroido, kaj la kompletan nomon oni povas skribi aŭ ''1421 Esperanto'' aŭ ''(1421) Esperanto''; ofte oni tute forlasas la numeron.
 
La asteroido havas formon neregulan, ĝia diametro estas proksimume 43 kilometroj. Ĝia grando estas komparebla ekz. kun [[Fobo]], luno de Marso, kiu verŝajne estas kaptita asteroido. Por komparo, la plej granda asteroido [[Cereso]], kiu en 2006 estis reklasita ''[[nanplanedo]]'', havas diametron de preskaŭ 1000 km. La longa duonakso de la orbito de ''Esperanto'' (duono de ties plej longa diametro) estas 3,091 [[AU]] kaj la discentreco 0,078. Tio signifas, ke ĝi orbitas proksimume meze inter Marso kaj Jupitero.