Fröbel-turo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 2:
'''Fröbel-turo''' (germane: ''Fröbelturm'') estas ne tute 30 metrojn alta belvidejo kun gastejo en [[Oberweißbach (Turingio)]], Germanujo.
==Ekskursoj==
Ĝi situas en alteco de 745 metroj kaj perfektas kiel elirpunkto por ekskursoj piede, bicikle, skie, sledade. Rekte preterkondukas panoramo-migradopado signita per ruĝa triangulo. Proksimas kaj la centro de Oberweißbach kun Fröbel-muzeo kaj, la najbara vilaĝo [[Cursdorf]] kun sia muzeo pri vitraj aparatoj kaj la, Leibis-Lichte-akvobaraĵlago.<ref>[https://www.thueringer-fernwasser.de/talsperren/talsperren/detail/trinkwassertalsperre-leibis-lichte.html Pri la akvobaraĵo]</ref> kaj [[Meura]] kun grandega ĉevalbredejo.
 
==Historio==
Sur la plej alta alteco de Kirchberg-monto, homoj de Oberweißbach konstruis en honoro de la plej fama civitano [[Friedrich Fröbel]] belan turon. Oni sciis ke Fröbel trovis sian plej ŝatatan lokon ĉi tie supre de frua aĝo kaj daŭre vizitis ĝin en postaj jaroj. La iniciatinto por la turkonstruo estis Richard Trautner, monŝuldenkasigisto kaj viro kiu faris grandan kontribuon al la kultura kaj loka historia evoluo de Oberweißbach. Trautner estis la unua prezidanto de la surloka filio de la migradklubo [[Thüringerwald-Verein]] kiu fondiĝis en 1885. Jam la 8-an de januaro 1886 li komisiis al la distrikta majstrokonstruisto prepari planon por konstruado de turo.