Anna Amalia de Prusio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e serio virinoj en muziko
Linio 12:
 
== Vivo ==
Ŝi naskiĝis en la berlina kastelo de siaj gepatroj. Ŝi estis unu el la dek kvar infanoj de la gereĝoj, fratino de la estonta reĝo [[Frederiko la Granda]], kaj de la komponistino [[Wilhelmine de Prusio, Markgrafinomargrafino de Brandenburg-Bayreuth|Vilhelmino de Bayreuth]].
 
Ŝi kreskis en riĉa kultura ĉirkaŭaĵo, kie la infanoj amis muzikon kaj ĝi estis ilia sekreta konsolo kontraŭ la krueleco de la patro. Anna Amalia ricevis siajn unuajn lecionojn de sia frato Frederiko, dek unu jarojn pli aĝa ol ŝi kaj estis trejnita de kortegaj muzikistoj kaj de Gottlieb Hayne, orgenisto de la [[Berlina Katedralo]]. Tamen tiutempe ŝiaj muzikaj agadoj ne superis tiujn kutimajn por membroj de nobelaj familioj. Plej multaj rakontoj konsentas, ke Anna Amalia ne komencis komponi antaŭ ol ŝi estis 40-jaraĝa. Por Anna Amalia formala muzika instruado eblis nur post la morto de ŝia patro, kiu malamis muzikon.
Linio 18:
Ŝi estis kandidatino kune kun sia fratino Louisa Ulrika por edziniĝi al la Kronprinco de Svedio, sed la svedaj reprezentantoj preferis Louisan Ulrikan pro ŝia pli forta karaktero.
 
En 1743, ŝi sekrete edziniĝis al Friedrich von der Trenck (1726-1794), prusa aventurema oficiro kaj estonta verkisto. Tiu amrilato estis brutale interrompita de ŝia frato kiam li subite eksciis pri la gravedeco de Anna Amalia. Frederiko La Granda nuligis la geedziĝon kaj malliberigis la amanton akuzante lin pri spionado. Tuj li sendis sian fratinon naski la infanon en la [[Abatejo|Abatejon]] [[Quedlinburg]], kies abatino ŝi fariĝis en 1755. Tiu malĝoja epizodo enigis ŝin en rezignacion kaj amarecon dum ŝia tuta vivo. Anna Amalia kaj von der Trenck daŭre korespondadis dum granda parto de iliaj vivoj.
 
== Verkado ==