Eŭfrato: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ŝablono
+Historio
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto per poŝtelefona aplikaĵo Redakto de Android-aplikaĵo
Linio 20:
La '''eŭfrata rivero''' ({{lang-ar|الفرات}} [al-furat aŭ al-firat], {{lang-tr|Fırat}}, {{lang-el|Ευφράτης}}) estas la plej granda [[rivero]] en sudokcidenta [[Azio]] kun longeco de 2700 kilometroj. Ĝi komenciĝas en [[montaro]] de orienta [[Turkio]], trapasas orientan [[Sirio]]n kaj fluas sudokcidenten tra la tuta [[Irako]]. Pro la tre varma [[klimato]] de Irako, granda parto de la akvo en la rivero vaporiĝas aŭ estas uzata por [[irigacio]]. Turkio kontrolas la fonton de la riveroj Eŭfrato kaj [[Tigriso]]. La tuta regiono (sudorienta Turkio, nordorienta Sirio kaj norda Irako) estas ĉefe loĝata de kurdoj<ref>(eo) Chris Den Hond, ''[https://vrede.be/eo/novajoj/turkio-akvomilitas-en-sirio Turkio akvomilitas en Sirio]'', Vrede, la 29-an de novembro 2021, alirite la 21-an de februaro 2022.</ref>. Eŭfrato kolektas akvon plejparte de [[pluvo]] kaj [[neĝo]]. [[Tigriso]], ĝia ĝemela rivero, fluas preskaŭ paralele. Je la 160 km-oj de la enfluejo en [[Persa Golfo]], ili kunfluas farante la riveron '''[[Ŝatt al-Arab]]''', arabaj literoj: '''شط العرب'''.
 
== Historio ==
La teroj inter la du riveroj estis frua centro de civilizacio nomata [[Mezopotamio]] (Vd. [[Akado]], [[Asirio]], [[Babilonio]], [[Sumero]]). En la [[13-a jarcento]], [[Mongolio|mongoloj]] detruis la irigacian sistemon, funkcianta de la tempoj de tiu civilizacio kaj riĉaj fekundaj valoj denove fariĝis [[dezerto]]j kaj [[marĉo]]j. Malgraŭ la moderna irigacio, terfekundeco de antikvaj civilizacioj ankoraŭ ne estas plene reatingita.