Ruĝaj Brigadoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: La Ruĝaj Brigadoj estis itala terorisma movado kreita de Alberto Franceschini kaj Renato Curcio en 1970, kiu definis sin mem kiel komunisma movado. Ĉi tiu grupo e...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 05:30, 14 mar. 2007

La Ruĝaj Brigadoj estis itala terorisma movado kreita de Alberto Franceschini kaj Renato Curcio en 1970, kiu definis sin mem kiel komunisma movado. Ĉi tiu grupo estis plej aktiva dum la sepdekaj jaroj, kiam ĝi mortigis, vundis aŭ forrabis milojn da homojn, kiujn ĝi konsideris reprezentantojn de la politika aŭ ekonomia povo. Ĝia celo estis provoki komunisma revolucio en Italio. La Ruĝaj brigadoj estis venkitaj de la ŝtato dum la ok-dekaj jaroj, sed dum la lastaj jaroj kelkaj terorismaj agoj estis faritaj de homoj kiuj asertas ke ili apartenas al "nova" movado de la ruĝaj brigadoj.

Ideologio

La ruĝaj brigadoj volis provoki aŭ komenci komunisman revolucion en Italio, por krei "diktaturon de la proletariato". Ili volis atingi tion kun armita lukton kontraŭ la ŝtato. Ili ne kredis ke eblis ŝanĝi la socian sistemon uzante la sistemoj de tradicia politikado, kaj ili vidis progresemaj politikistoj kaj parlamentanoj kiel malamikoj de la revolucio. Pro tio ili ĉiam estis kontraŭ la sindakatoj kaj la itala komunisma partio, kiu estis reprezentita en la parlamento kaj kontraŭis perforton kontraŭ la ŝtato.Aliflanke la itala komunisma partio, kiu havis milionoj da sekvantoj en tiu epoko, ĉiam ehlpis la ŝtaton kontraŭ la ruĝajn brigadojn. La Ruĝaj brigadoj vidis sin mem kiel la veraj heredantoj de la tradicio de la rezisto movado kontraŭ la nazioj kaj la faŝistoj en la dua mond-milito.