Ĝenerala Kongreso de 1824

La Ĝenerala Kongreso estis kongreso kunvokita fine de la regotempo de Martín Rodríguez (guberniestro de la provinco Bonaero inter 1820 kaj 1824), kiu kunsidis finfine en decembro de 1824. Ties celo estis organizigi la provincojn, redakti konstitucion kaj klopodi reveni al restarigo de la nacia unueco post ties rompo ĉe la batalo de Cepeda.

Origino de la kongreso redakti

Ĉirkaŭ fino de la regotempo de Martín Rodríguez, pro iniciato de Bernardino Rivadavia, lia registar-sekretario, oni sendis misiojn al la interno cele inviti la provincojn kunsidi laŭ sistemo reprezenta. Kaj internaj kaj eksteraj cirkonstancoj ebligis novan klopodon por nacia organizado:

  1. La provincoj, superita la krizo de la 20a, jam estis organizintaj siajn instituciojn, enire en etapo de paca kunvivado.
  2. Bonaero, rekuperita, pruvis sian politikan kaj ekonomian gravon por pagi la ĝeneralan koston de la kongreso.
  3. Granda Britio, decidita agnoski la sendependecon, postulis trakti kun naciaj aŭtoritatoj.
  4. La Brazila Imperio, proklamita en 1822, estis aliginta la Banda Oriental kaj minacis invadi la marbordon.

Post interkonsento de la provincoj, Bonaero estis elektita sidejo de la Kongreso kiu kunsidis decembre de 1824. Estis integrita de reprezentantoj de la provincoj elektitaj proporcie al nombro de loĝantoj, po 1 por ĉiuj 15.000 loĝantoj aŭ ono pli granda ol 7.500. Tiele Bonaero kaj sekve la unueciguloj estis majoritato kontraŭ la federalistoj.

Vicente López y Planes estis nomumita sekretario de la Ĝenerala Kongreso de 1824 kaj tuj poste ministro de la prezidento Bernardino Rivadavia, antaŭ iĝi prezidento li mem, post la ties rezigno.

Decidoj redakti

Tiele, sen eĉ ekdiskuti konstitucion kiu havigu leĝan kadron al la posteno, la 6an de februaro de 1826 oni aprobis la leĝon de prezidenteco, kreantre Ŝtatan Konstantan Plenuman Povon, kun la titolo de «Presidente de las Provincias Unidas del Río de la Plata». Oni nomumis Rivadavia kiel unua prezidento en februaro de 1826, kio ne estis bone akceptita de la provincoj.

Rivadavia prezentis al tiu kongreso projekton de Ĉefurbigo de Bonaero, kiam kaj la urbo kaj granda parto de la kamparo ĉirkaŭe proklamiĝis ĉefurbo de la ŝtato. La bonaeraj federaloj kontraŭis, defende de la institucioj de la provincoj garantiigitaj de la fundamenta leĝaro, ĉefe pro la haveno kaj la dogano, ĉefaj enspezofontoj de la provinco. Tamen la leĝo estis aprobita en 1826.

Fino redakti

La 27an de junio, la tiama prezidento Rivadavia rezignis pro malprestiĝo pro la “misio García”, kiu donis la Banda Oriental al la portugaloj. La Kongreso aprobis la leĝon de la 3a de julio kiu nomumis provizoran prezidenton, kunvokis nacian konvencion kaj restarigis la Provincon Bonaero (tuŝita de la Leĝo de Ĉefurbigo).

Vicente López y Planes, elektita provizora prezidento, kunvokis balotadon por integri la Junta de Representantes; venkis la partio federala: Manuel Dorrego estis elektita guberniestro de Bonaero ; López rezignis kaj la Kongreso decidis tiam sian dissolvon. Oni redonis la aŭtonomecon al Bonaero kaj oni kunvokis alian kongreson en Santa Fe en 1828.