Malfermi la ĉefan menuon

Martín Rodríguez

Monumento al Martin Rodriguez en Tandil.

Martín Rodríguez, (Bonaero, 1771 - Montevideo, 1845) estis politikisto kaj militisto bonaera. Li elstare agadis en la lukto kontraŭ la Britaj Invadoj al Rivero Plata, en la politika procezo de la Revolucio de Majo kaj en la Argentina Milito por Sendependiĝo. Li okupis dum kvar jaroj la postenon de Guberniestro de Bonaero.