Ĝeneva psalmarohugenota psalmaro nomiĝas aro de fruaj reformitaj kantaro kun rimitaj psalmotekstoj franclingvaj. La kolekton kompletigas la Dek Ordonoj kaj la Laŭdokanto de Simeono (Nunc dimittis). Pli fruaj versioj ankaŭ entenas la kredonkonfeson (Credo).

Psalmo 137 el la ĝeneva psalmaro (1539)
Unua eldono de la ĝeneva psalmaro (1539)

Reformaciisto Kalvino, kiu konatiĝis kun la genro de la psalmokanto en Strasburgo, tie eldonis en 1539 kolekton kun psalmokantoj de Clément Marot same kiel kun propraj psalmversaĵoj. En 1542, 1543 kaj 1551 ĉiufoje aperis pliampleksigitaj eldonoj. Kalvino retiris pli malfrue siajn proprajn poeziaĵojn. Li postlasis la poezian transigon al la poeto Marot kaj – post ties morto en 1544 – al Théodore de Bèze.

Uzi la psalmojn kiel teksta bazo estis la decido de Kalvino – la vortoj donitaj de Dio estas la ununuraj taŭgaj por la diserva uzo. Ĉar tamen la latina mezepoka psalmodio apartenas al la «roma superstiĉo», Kalvino organizis la transigadon de la tuta psalmaro en la francan kaj laŭ la formo de strofokanto. Je tio la teksto nur estu transverkata en poeman formon (kontraste al la praktiko de Marteno Lutero), sed ne pliampleksigata aŭ eĉ mallongigata.

Kalvino ja volis utiligi al sia la ekflaman forton de la muziko, sed aliaflanke li atribuis al la muziko la danĝeron, veki homajn pasiojn. Laŭ ĉitiu rezonado li postulis gravecan kaj majestan solenecon («poids et majesté») en la muziko. Tio ĉi rezultigas kelkajn tipajn ecojn de la melodioj: Ili estas tre simplaj kaj modestaj, same laŭ la ritmaro (plejofte nur du diversaj notvaloroj) kiel ankaŭ laŭ la melodio-kondukado (plejofte nur paŝoj aŭ malgrandaj tonsaltoj). Ili plejeble evitas ligaturojn; la tri-kvarona takto estis malpermesita kiel dancritmo same kiel la punktadoj. La melodioj devenas de diversaj fontoj. Kelkaj originas en la gregoria ĥoralo, aliaj en la popolmuziko kaj kelkaj estas transprenaĵoj – malgraŭ la teologiaj kvereloj – de luteraj kantoj.[1]

Per modestaj kvarvoĉaj ĥorkomponaĵoj de Claude Goudimel, je kiuj la tenoro kantis la firmkantan parton, la ĝeneva psalmaro atingis vastan disvastiĝon en la reformitaj eklezioj. Ankaŭ Claude Le Jeune verkis ĥorkantaĵoj pri la psalmaro. Tiuj ĉi priverkaĵoj tamen ne konvenas kun la origina ideo de Kalvino, ĉar tiu ĉi eĉ malpermesis la plurvoĉan kantadon en la preĝejo.

Jam antaŭ la fino de la jarcento la psalmaro ekzistis kiel tradukaĵoj en la germana, nederlanda kaj angla.[1] Ambrosius Lobwasser eldonis en 1573 germanlingvan tradukaĵon de la ĝeneva psalmaro. Ĝi fariĝis la decida kantaro de la germanlingvaj reformitaj paroĥoj, ĝis kiam dum la epoko de la raciismo la psalmpoeziaĵoj de Matthias Jorissen (1798) flankenŝovis ilin.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Andrew Wilson-Dickson: Geistliche Musik – Ihre großen Traditionen – Vom Psalmengesang zum Gospel; Brunnen Verlag, Gießen, 1994; paĝo 66

Literaturo redakti

  • Heinz Dietrich Metzger: Psalmen und Psalmlieder. En: Siegfried Bauer (eldoninto): Probieren und Studieren - Lehrbuch zur Grundausbildung in der Evangelischen Kirchenmusik. 2-a korektita eldono. Munkeno 1998.
  • Peter Ernst Bernoulli, Frieder Furler (eldonintoj): Der Genfer Psalter. Eine Entdeckungsreise. 2-a reviziita eldono. TVZ, Zuriko 2005.
  • Henning P. Jürgens: Der Genfer Psalter – europaweiter Kulturtransfer, konfessionelle Kultur und europäische Literaturen, en: Europäische Geschichte Online, eldonita de la Institut pri Eŭropa Historio je Majenco, 2010
  • Pierre Pidoux: Le Psautier Huguenot, volumo 1/2, Bazelo 1962