Kantaro

kolekto de kantoj

Kantaro - estas kolekto de kantoj. Kantaroj povas enhavi tekstojn kun muziknotoj aŭ apartajn tekstojn aŭ muziknotojn. Kantaroj povas ekzisti en "paperformo" (libroj, revuoj ktp) au en "sonformo" (ekz muzikdiskoj). Kantaroj estas grava ilo por esplori popolojn kaj ilian historion. Speciala tipo de kantaro estas himnaro, kolekto de himnoj, t.e. religiaj kantoj.

Internacia Kantaro, Germanujo, 1922

Esperantolingvaj kantaroj

redakti

Por Esperanto-kulturo kantaroj ludas aparte gravan rolon. Por multaj esperantistoj Esperanto-kantaro estas la unua paŝo al ties kulturo kaj literaturo. La kantarojn kompilas kaj eldonas lokaj kluboj kaj diversaj organizaĵoj (ekz Proletaria Kantaro eldonita de SAT). Ofte Esperanto-kantaroj estas eldonitaj por iaj eventoj (ekz por BET-26 estis eldonita Kantu Esperante!).

La libera esperanto-kantaro (vikio kantaro) enhavas 3 000 kantotekstojn (stato de majo 2013) kaj aldone diversajn aliajn materialojn[1].

Listo de Esperantolingvaj kantaroj

redakti
 
La Gaja Kantaro, Belgujo, 1928.

Recenzoj

redakti

Pri Koncerta Kantaro

 
 Tre bela albumo kun 38 bonegaj muzikaĵoj de famekonataj majstroj, interalie de Schubert, Beethoven, Haydn, Mozart, Mendelssohn, Cornelius, Schuimann, Bêrat, Martini, k. c. Ĉiu grupo nepre bezonas tiun trezoron de kantoj, por siaj koncertoj. Kun grandega plezuro ni salutus la baldaŭan aperon de 2a parto de la «Koncerta Kantaro»! 
— Belga esperantisto n107-108 (jan-feb 1924)

Pri Vivu la stel'. Kantokolekto por esperantistaj kunvenoj

 
 Plaĉa kantaro dividita en kvar partoj. La unua konsistas el 9 Esperantaj kantoj, komencante per nia himno «La Espero» — Vivu la Stel', kiu titoligas la broŝuron, okupas la duan lokon, sendube pro la deviga respekto al nia Majstro—. La dua parto, la plej longa, ampleksas 83 poeziaĵojn, kie diversaj Svedoj kaj alinordlandanoj varme sopiras al suno, al maro, al somero, al arbaro, al malproksimaj ravaj landoj... Kelkaj el tiaj verkoj estas ja konataj, (Ekz: Maristo Jonsson, Nigra Rudolfo ); sed tio pruvas la akcepton de la Esperanta publiko. Tria parto, pli mallonga, entenas 4 religiajn psalmojn, tradukitaj de Magda Carlsson, kaj la kvara prezentas al ni la naciajn himnojn de la kvin Skandinavaj ŝtatoj por brile fermi la broŝuron.

La enkonduko deklaras ke la kompilintoj volas: «Gajigi kaj agrabligi la kunvenojn». Mi certigas ke, krom tio, ili sukcesos lernigi bonan lingvon kaj konatigi kun la simpatiaj nordaj samideanoj. Malgraŭ ke la tradukintoj estas multaj — 18 entute — ĝenerale ili bone konas la metion kaj la libreto prezentas sufiĉan unuecon. Mi nur dezirus kelkajn klarigojn pri la neesperantaj vortoj. Sub la paĝo BO estas du; sed... Svede! Mi min demandas kiel reagos la legantoj de «Fritiof kaj Carmencita» antaŭ verso kaj duono en hispana lingvo (ĝi estas Argentina sceno).

Papero kaj presado estas ne riproĉeblaj, kaj mi esperas ke la grupoj kaj unuopaj esperantistoj rapidos ĝin aĉeti. Certe ili ne pentos. 
— Amalia Núñez Dubús. Boletín n092-093 (sep 1956)

Bildaro

redakti

Vidu ankaŭ

redakti
  • Kantaro en ceramiko
  • En NPIV Kantaro estas ankaŭ genro (Cantharis) de insektoj el la ordo de koleopteroj, kun ledosimilaj elitroj, vivantaj parte el aliaj insektoj, parte el vegetaĵoj.[2]

Referencoj

redakti
  1. Laŭ informo de Ret-Info, 2013-05-26, re-publikigita de Itala Esperanto-Federacio en Facebook
  2. NPIV [1] Alirita la 27an de Decembro 2017.