Kantaro (greka ceramiko)

Kantaro (en antikva greka, κάνθαρος, en latina, cantharus, ‘skarabo’) estas ujo uzita por trinki en Antikva Grekio kaj ĉe Etruskoj.[1][2] Morfologie temas pri pokalo kun du grandaj kaj altaj vertikalaj ansoj flanke, kiuj elstare super la bordo de la ujo poste falas al longa kaj vertikala bazo. Ĝi estis tre disvastigita en la greka ceramiko kaj en ĉiuj el ties ĉefaj periodoj.

Kantaro asocia al reprezentaĵo de Dionizo.

Laŭ Francisko Azorín Kantaro estas Tipa greka trinkvazo, duansa, argila aŭ metala, belforma, ofte ornamita. Ĝi estas atributo de Bakĥo.[3] Li indikas etimologion el greka kantharos kaj de tie la latina cantharus.[4]

En NPIV Kantaro estas ankaŭ genro (Cantharis) de insektoj el la ordo de koleopteroj, kun ledosimilaj elitroj, vivantaj parte el aliaj insektoj, parte el vegetaĵoj.[5]

Notoj redakti

  1. Fatás kaj Borrás, 1999, p. 67.
  2. Caro Bellido, 2008, p. 150.
  3. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 104.
  4. Azorín, samloke.
  5. NPIV [1] Alirita la 27an de Decembro 2017.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Caro Bellido, Antonio (2008). Diccionario de términos cerámicos y de alfarería. Cádiz: Agrija Ediciones. ISBN 84-96191-07-9.
  • Cook, Robert Manuel (1997). Greek Painted Pottery (en inglés). Londres, Nueva York: Routledge. pp. 226-227. ISBN 978-04-151-3860-4.
  • Clark, Andrew J.; Elston, Maya Elston; Hart, Mary Louise Hart (2002). Understanding Greek vases: a guide to terms, styles, and techniques. Los Ángeles: The J. Paul Getty museum. p. 101. ISBN 08-923-6599-4.
  • Fatás Cabeza, Guillermo; Borrás, Gonzalo (1999). Diccionario de Términos de Arte. Madrid: Anaya. ISBN 84-7838-388-3.