Roman Dobrzyński

(Alidirektita el Roman Dobrzynski)

Roman DOBRZYŃSKI [ROman dobĴINski] (naskiĝis la 1-an de novembro 1937 en Varsovio[1]) estas pola ĵurnalisto kaj esperantisto, ekde 2005 Honora Membro de UEA[2].

Roman Dobrzyński
Persona informo
Naskiĝo 1-an de novembro 1937 (1937-11-01) (86-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj Esperantopola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo ĵurnalistoesperantisto
vdr

Dobrzyński esperantistiĝis en 1955. Li magistriĝis pri juro kaj poste pri ĵurnalismo per tezo pri la Esperanta gazetaro. Kiel studento li aktivis en la Esperanto-movado per verkado, redaktado kaj instruado, kaj kiel estrarano de Pola Esperanto-Junularo. Li estis vicprezidanto de TEJO (1966-1968) kaj redaktoro de Kontakto (1968-1970).

De 1973 ĝis 2003 li laboris kiel ĵurnalisto de Pola Televido kaj en tiu rolo multfoje traktis Esperanto-rilatajn temojn, farante ankaŭ filmojn pri Esperanto, ekz. Bona Espero (1984). En 1995 li esperantigis la televidan lingvokurson de BBC Mazi en Gondolando. Dobrzyński estis membro de LKK de la ĝis nun plej granda UK, en Varsovio 1987, kion li filmis en Varsovio cent jarojn poste. Li estas membro de UEA ekde 1961, estis ĝia komitatano kaj vicprezidanto de UEA (1989-1992). Li kontribuis al la establo de Fondumo Zamenhof kaj estis ĝia unua prezidanto.

En 2001 aperis lia pollingva libro Ulica Zamenhofa kun interparoloj kun d-ro Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, la nepo de L.L. Zamenhof. Ĝia traduko aperis poste ne nur en Esperanto (La Zamenhof-strato, la 1-a eldono en 2003, la 2-a eldono en 2005), sed ankaŭ en la litova (Zamenhofo gatvė, 2004), la ĉeĥa (Zamenhofova ulice, 2005), la japana (Zamenhof doori, 2005), la kroata (Zamenhofova ulica, 2005), la portugala (A Rua Zamenhof, 2006), la slovaka (Zamenhofova ulica, 2006), la franca (La rue Zamenhof, 2008), la hungara (Zamenhof-utca, 2008), la itala (Via Zamenhof, creatore dell'esperanto, 2009) kaj la germana (Die Zamenhofstraße, 2012).

Inter 2007 kaj 2008 li kunverkis la libron pri Bona Espero. Ĝi aperis en 2008 en la Universala Kongreso en Roterdamo. Dobrzyński daŭre aktivas per filmraportoj pri Esperanto-aranĝoj, ekz. Sieĝoj de Malborko (2004). La 17-n de oktobro 2012 li aktive partoprenis en la Esperanto-konferenco en Pola Senato organizita de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto kaj Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi[3].

Filmoj redakti

Pola ministeria medalo redakti

Danke al iniciato de Pola Esperanto-Asocio (PEA), en la 10-a de novembro 2022 la ministro pri kulturo kaj nacia heredaĵo de Pollando, Prof. Hab. D-ro Piotr Gliński, decidis aljuĝi al Roman Dobrzyński gravan ministerian distingon: la bronzan medalon Merita por Kulturo “Gloria Artis”. En sia propono PEA emfazis la signifan kontribuon de Dobrzyński por popularigado de kulturo ĝenerale kaj liajn meritojn kiel prezidanto de PEA, kiam en 1987 li ĉeforganizis la plej grandan Universalan Kongreson, en Varsovio; kaj kiel televida raportisto, pro kio li atestis gravajn historiajn eventojn kaj realigis ĉ. 300 dokument-filmojn.[4]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. La romano pri Romano (esperante) (HTML). La Balta Ondo. Arkivita el la originalo je 2017-11-01. Alirita 2013-04-21.
  2. "Novaj Honoraj Membroj": revuo Esperanto n-ro 1185 (10) Oktobro 2005, p. 204, UEA.}}
  3. Esperanto en la Pollanda Senato (esperante) (HTML). La Balta Ondo. Alirita 2013-04-21.
  4. “Gloria Artis”: pola ministeria medalo por Roman Dobrzyński. Universala Esperanto-Asocio (2022-12-07).