Ĝetavano (la arbaro de Ĝeto),[1][2] estis unu el la plej gravaj bikŝuejoj en Barato, donacita al la budho Gotamo de riĉa sekvanto, la vajŝjo Anatapindado, en arbaro ekster Ŝravastio, la ĉefurbo de Kosalo. Ĝi estis la dua bikŝuejo donacita al la budho Gotamo post Venuvano en Raĝagriho, kaj li pasigis 19 el 45 pluvrifuĝojn tie.[3]

La restaĵoj de la kabano de la budho Gotamo.

Referencoj redakti

  1. Anathapindika: The Great Benefactor (angle). Alirita 2017-10-07.
  2. Dhammika, Shravasti. (2005-12-01) The Buddha and His Disciples (angle). Buddhist Publication Society. ISBN 9789552402807.
  3. DhA.i.3; BuA.3; AA.i.314