La Kirko Nia kara Sinjorino en Jena (Germanio, strato Schlippenstraße 30) estas protestantisma preĝejo kiu pli konatas sub la nomo Ŝilerkirko. En 1909 ĝi alinomitis pro la en 1790 surloke okazinta geedziĝo inter Friedrich Schiller kaj Charlotte von Lengefeld. Restaŭradlaboroj komenciĝis en 1980 daŭrontaj ĝis 1995.

Deflanka vido

Priskribo redakti

La unua mencio estis en 1307 kiel paroĥa kirko de Wenigenjena. En la 15-a jarcento la halokirka farado planitis kaj komencitis anstataŭigonta pli etan antaŭulan konstruaĵon. Modelo estu por tio la urbocentra Mikaelo-kirko. La majstro de tiea konstruaĵo Peter Heierliß kunlaboris ankaŭ en Wenigenjena, kion pruvas signoj masonaj.

La nova konstruado finfaritis (eĉ nur provizore) ne antaŭ la jaro 1557. La ĥorejo estas gotika kaj havas fenestrojn mallarĝajn kaj altajn. Arkitekture interesas krome la suda portalo, la t.n. Bela pordo kun nefinfarita skultura programo, antaŭhaleto kaj sakramentejo antaŭreformacia en la altarejo. La galerioj estas el la 18-a jarcento. Volbado de la ĥorejo estas de 1902.

Hodiaŭ la Ŝilerkirko formas komunumon unu kun la fideluloj de la Komunumo de ĉe Luterdomo kaj de la Mario-kirko en Ziegenhain.

Literaturo redakti

Dehio, Georg: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler. Thüringen, 2-a eldono 2003, Deutscher Kunstverlag München/Berlin, p. 648, ISBN 3-422-03095-6

Eksteraj ligiloj redakti