Aŭtunrikolta Ribelo

La Aŭtunrikolta Ribelo (en simpligita ĉina: 秋收起义; en tradicia ĉina: 秋收起義; en pinjino: Qīushōu Qǐyì) estis insurekcio kiu okazis en la provincoj Hunano kaj Ĝjangŝjio, Ĉinio, la 7an de Septembro, 1927, estrita de Mao Zedong, kiu establis mallongdaŭran ŝtaton nome Hunana Soveto. Post dekomenca sukceso, la ribelo estis venkita. Mao plue kredis en la rura strategio sed konkludis, ke estos necesa formi partian armeon.[1]

Mao en 1927.

La Soveta registaro kiun Mao establis tie daŭris du monatojn. La ribelo estis finfine venkita de la fortoj de Kuomintango post tiuj du monatoj kaj Mao kaj liaj fortoj devis retiriĝi al la Ĝinggang Montoj sur la limo inter la provincoj Hunano kaj Ĝjangŝjio, kie kreiĝis armeo de ministoj kiu helpos lim en postaj bataloj. Tiu estis unu el la fruaj armitaj ribeloj fare de la komunistoj, kaj tio markis gravan ŝanĝon en ilia strategio. Mao kaj la fondint de la Ruĝa Armeo nome Ĉu De plue disvolvigis rur-bazan strategion kiu estis centrita sur gerilaj taktikoj. Tio pavimis la vojon por la Longa Marŝo de 1934 (senkalkule de la Longa Marŝo de 1918).

Notoj redakti

  1. Li, Xiaobing. China at War: An Encyclopedia (ABC-CLIO, 2012) pp 5–8.

Bibliografio redakti