Abd Allah al-Bajjasi

Abd Allah al-Bajjasi (اﻟﺑﻴﺎسي) estis araba reginto de unu el la sendependaj islamaj regnoj de tiama Al-Andalus aŭ araba Hispanio. Kiam en la jaro 1224-a mortis la kordova kalifo Abu Jakub Jusuf al-Mustansir Bi-Llah, tiam komenciĝis lukto inter la plej gravaj membroj de la familio de la forpasinta kalifo, kelkaj el ili jam regis zonojn ĉe la Ibera Duoninsulo. Unu el ili estis Abd Allah al-Bajjasi, kiu regis la nuntempan provincon Jaenon kaj kiu eĉ kreis sendependan tajfan regnon en Baezo, lia krom-nomo “al-Bajjasi” signifas “la Baezano”. La plej grava malamiko de Abd Allah al-Bajjasi estis Abadel, princo de Sevilo, kontraŭ kiu li luktis kaj perdis kelkajn zonojn ĉe la provincoj de Jaeno kaj Granado. Al-Bajjasi timis la perdon de la urbo Baeza mem kaj pro tio li subskribis akordon kun la kastilia reĝo Ferdinando la 3-a, kiu ricevu vilaĝojn kaj kastelojn kontraŭ sia helpo favore al la baeza emiro. Tio okazis en la jaro 1225 dank´al la pakto nomita “Las Navas de Tolosa”, laŭ tiu akordo vilaĝoj kiel Martos kaj Andújar apartenu al la kastilia reĝo.

La sevila princo sendis armeon por lukti kontraŭ al-Bajjasi kiu ricevis helpon en Baezo de la kastilia reĝo. La malvarmo, la konstanta pluvado kaj la pakto inter la baeza emiro kaj la kastilia reĝo provokis la retreton de la armeo de Abadel situanta antaŭ la murego de Baezo. En la jaro 1226 membroj de la baeza kortego de la emiro al-Bajjasi murdis lin, ĉar ne ĉiuj ili estis favoraj al la apogo ricevita de la kastilia reĝo. Ĝuste post la morto de Abd Allah al-Bajjasi la islamaj baezanoj provis forpeli la soldatojn de la kastilia reĝo, kiuj defendis la urbon kontraŭ la malamikoj de Al-Bajjasi, sed tiam Ferdinando la 3-a profitis la okazon por venki ilin kaj forpeli la islamanojn el Baezo. La baezanoj foriris en Granadon kaj ili lokiĝis en nova granada kvartalo, kiu ekde tiam nomiĝas Albaicín (de la baezanoj). Baezo estis la unua grava al-andaluza urbo konkerita de la kastilia reĝo, kaj Abd Allah al-Bajjasi estis la lasta emiro de la urbo.