Alcabón estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Alcabón
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Komarko de Torrijos
Poŝtkodo 45523
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Julio Jesús Gonzalo Valverde
Demografio
Loĝantaro 762  (2011)
Loĝdenso 95,25 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 0′ N, 4° 22′ U (mapo)40.001666666667-4.3672222222222Koordinatoj: 40° 0′ N, 4° 22′ U (mapo)
Alto 534 m [+]
Areo 8 km² (800 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Alcabón (Hispanio)
Alcabón (Hispanio)
DEC
Alcabón
Alcabón
Situo de Alcabón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcabón [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Alcabón en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Alcaboneros. La censita populacio en 2011 estis de 762 loĝantoj kaj la denseco estas de 95,25 loĝ/km².

Toponimio redakti

La termino "Alcabón" esta de araba deveno, kaj povus signifi la "volbeton". Ŝajne la deveno rilatas al kampardomoj, de tie iama nomo "Casas de Alcabón" (domoj de A.).

Situo redakti

Alcabón estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Komarko de Torrijos en la centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 534 m; je 36 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 8 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°0′6″ N 4°22′2″ Ok.

Geografio redakti

La municipio troviĝas situanta en la komarko de Torrijos kaj limas kun la vilaĝoj de Santo Domingo-Caudilla, Carmena kaj Santa Olalla, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio redakti

Oni havas informon pri ties ekzisto ekde 1095. Pro dono fare de Alfonso la 7-a en 1156, ekapartenis al grafo Nuño Petriz aŭ Pérez de Lara kiu donos la kastelon de Alcabón al arĉiepiskopo de Toledo don Juan ŝanĝe kontraŭ "La Rinconada de Perales".

En 1179 la kastilia reĝino Eleonora de Anglio, donas Alcabón al la kapelo de Thomas Becket, kiu troviĝas ene de la Katedralo de Toledo, kaj tiel restis ĝis ties vendo en 1482 al Gutierre de Cárdenas, unua duko de Maqueda.

Dum la Milito de Hispana Sendependiĝo la vilaĝo suferis la perfortan agadon de la armeo franca. Kredinte ke la hispanaj trupoj troviĝas en la vilaĝo, oni ordonis rabadon kaj detruadon.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti