Aldea en Cabo estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Aldea en Cabo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Komarko de Torrijos
Poŝtkodo 4545908
Politiko
Urbestro Alejandro Morón Polo
Demografio
Loĝantaro 228  (2011)
Loĝdenso 8,77 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 11′ N, 4° 27′ U (mapo)40.186111111111-4.4547222222222Koordinatoj: 40° 11′ N, 4° 27′ U (mapo)
Alto 509 m [+]
Areo 26 km² (2 600 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Aldea en Cabo (Hispanio)
Aldea en Cabo (Hispanio)
DEC
Aldea en Cabo
Aldea en Cabo
Situo de Aldea en Cabo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aldea en Cabo [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Aldea en Cabo en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La nomo povus signifi "aldea en el extremo" (domaro ĉe pinto), alude al situo fina en la antikva senjorlando de Escalona.

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Aldeaencabenses. La censita populacio en 2011 estis de 228 loĝantoj kaj la denseco estas de 8,77 loĝ/km².

Situo redakti

Aldea en Cabo estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Komarko de Torrijos en la norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 509 m; je 59 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 26 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°11′10″ N 4°27′17″ Ok.

Geografio redakti

La municipo troviĝas situanta en la komarko de Torrijos kaj limas kun la municipaj teritorioj de Cenicientos en la provinco de Madrido kaj Escalona, Paredes de Escalona kaj Nombela en la provinco de Toledo.

De nordo suden ĝi estas trafluata de la rojo Mayuelas, kiu formas la municipan limon kun Paredes, kaj kiu enfluas en la riveron Alberĉe.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio redakti

La fondo ŝuldiĝas al setliĝo de grupo de kamparanoj de la apuda vilaĝo de Paredes al kiu apartenis tiu teritorio, kvankam ĝi dependis administre el vilaĝo Escalona. En 1786 Karlo la 3-a nomumis ĝin vilaĝo per Real Cédula (reĝa dokumento).

Dum la unua duono de la 20a jarcento la populacio atingis 800 loĝantojn, sed meze de la jarcento elmigrado kaŭzis kvaronigon de la nombroj al 200 loĝantoj komence de la 1980-aj jaroj kaj eĉ poste iomete plue malpliiĝis.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti