Alemañol (lingvo)

La Alemañol (vorto formita el la hispanaj vortoj por la germana alemán kaj la hispana español) estas supozata mikslingvo, parolata de hispanparolantoj en germanaj regionoj, kiu formiĝis de germana kaj hispana lingvoj. Ĝi aperis en la 1960-aj jaroj kaj estas uzata hodiaŭ de sudamerikaj enmigrintoj en germanaj regionoj. Kritikistoj asertas, ke temas nur pri limigita uzado de miksaj esprimoj kaj vortoj de ambaŭ lingvoj sen gramatika reordigo.

Ekzemploj redakti

Vortoj redakti

  • der Bahnhof - el Bahnhof - la bánjof (Stacidomo)
  • der Keller - el Keller - la quela (Kelo)
  • die U-Bahn - la U-Bahn - el uvan (Metroo)

Verboj redakti

Verbo anmeldear (alemañol)
Persono Nombro Alemañol Germana lingvo Esperanto
Unua persono singularo Yo me anmeldeo Ich melde mich an Mi enskribas min
Dua persono singularo Tú te anmeldeas Du meldest dich an Vi enskribas vin
Tria persono singularo Él se anmeldea Er meldet sich an li enskribas lin
Tria persono singularo Ella se anmeldea Sie meldet sich an Ŝi enskribas ŝin
Unua persono pluralo Nosotros nos anmeldeamos Wir melden uns an Ni enskribas nin
Dua persono pluralo Vosotros os anmeldeais Ihr meldet euch an Vi enskribas vin
Tria persono pluralo Ellos se anmeldean Sie melden sich an Ili enskribas ilin

La germanaj vortoj an kaj melde estas uzita ĉi tien por fari la verbon anmeldear en alemañol.

Esprimoj redakti

  • no hay que mischear los espraje = man soll die Sprachen nicht vermischen = Oni ne devas miksi lingvojn
  • es muy mühsam para mi = es ist äußerst mühsam für mich = Tio estas ekstreme aflikta por mi
  • puedo tener tu móvil ? = kann ich dein Handy haben ? - me das tu móvil? = Ĉu mi povas preni vian telefonon ?
  • me tienes un lápiz = gibst du mir einen Bleistift ? - me das un lápiz ? = Ĉu vi havas skribilon ?

Bibliografio redakti

  • Yolanda Mateos Ortega: Esto me suena a 'alemañol'. 2000, Frecuencia L. Revista de didáctica del español como segunda lengua.
  • V. Canicio: Espalemán o alemañol? En: Lebende Sprachen: Zeitschrift für fremde Sprachen in Wissenschaft und Praxis. Fachblatt des Bundesverbandes der Dolmetscher und Übersetzer.