Anarkiismo sen adjektivoj

Anarkiismo sen adjektivoj, laŭ la vortoj de historiisto George Richard Esenwein, "referencis al senstreka formo de anarkiismo, tio estas, ismo sen iuj priskribaj etikedoj kiel komunisma, kolektivisma, reciprokisma, aŭ individuisma. Por aliuloj,...[ĝi] simple kompreniĝis kiel sinteno, kiu toleris la kunekziston de malsamaj anarkiismaj skoloj." Anarkiismo sen adjektivoj emfazas harmonion inter la variaj anarkiismoj tendencoj, kaj celas unuigi ilin per iliaj dividitaj kontraŭaŭtoritatismaj kredoj. La pozicion unue alprenis en 1889 Fernando Tarrida del Mármol kiel vokon por tolero, post kiam lin ĝenis la "amaraj debatoj" inter la malsamaj anarkiismaj movadoj. Voltairine de Cleyre, Errico Malatesta, kaj Fred Woodworth estas rimarkindaj proponantoj de tiu ĉi vidpunkto. Kelkaj historiuloj atribuis al kelkaj gazetoj la celon disvastigi tiun tipon de anarkiismon sen adjektivoj, aŭ pli simple la anarkiismon ĝenerale sen aliĝo al iu ajn skolo; unu el tiuj gazetoj estis en Hispanujo La Revista Blanca.

La anarkiismo sen adjektivoj ne uzas specifan flagon el aliaj anarkiismaj skoloj.

Bibliografio redakti

Eksteraju ligiloj redakti