Animalic estis tre simpla persona arta lingvo, aŭ simple kaŝkodo, kreita de Mary kaj Marjorie Incledon, kuzinoj de J.R.R. Tolkien ĉirkaŭ 1905. Tolkien lernis ĝin kaj verkis pri ĝi en The Monsters and the Critics, p. 200. Vere ĝi estas simpla kodo, en Animalic, la vorto "forty" signifas "azeno" kaj "donkey" signifas 40, ekzakte male al la angla. "Dog nightingale woodpecker forty" signifas "Vi estas azeno", sekve neracie, por tre oftaj vortoj, kiel "estas" aŭ la nedifina artikolo oni uzas tre longajn vortojn kiel "nightingale" kaj "woodpecker".

La ĉefa intereso pri Animalic estas ĝia influo sur Tolkien.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.