Armenlingva Vikipedio

la enciklopedio Vikipedio en la armena lingvo

La armenlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la armena lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Վիքիպեդիա Ազատ հանրագիտարան [Wīkīpedyā Azat Hanragitaran] aŭ pli mallonge Վիքիպեդիա [Vīkīpedyā]. Formale komencita la 9-an de julio 2003, la projekto praktike vigliĝis nur ekde la jaro 2005. En oktobro 2013 ĝi havis iom pli ol 90 000 artikolojn, kaj - interalie helpe de granda publika kampanjo de marto 2014 varbanta redaktantojn por la projekto - atingis pli ol 120 000 artikolojn ĝis julio 2014. La 26-an de aprilo 2024 ĝi enhavas 308 005 artikolojn.

Armenlingva Vikipedio
Retadreso hy.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo armena
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 26-a de aprilo 2024
Artikolnombro 308 005
Profundeco 62.4
Paĝoj 1 130 343
Redaktoj 9 896 034
Uzantoj 143 282
Aktivaj uzantoj 530
Administrantoj 10
Dosieroj 12 109
vdr

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti