Atomkatastrofo de Fukuŝima-Dajiĉi

La Atomkatastrofo de Fukuŝima-Dajiĉi (福島第一原子力発電所事故 Fukuŝima-Dajiĉi (Pri tiu ĉi sono prononco) genŝirĝoku hacudenŝo ĝiko?) estis atomkatastrofo en la Nuklea centralo Fukuŝima 1 en Okuma, Gubernio Fukuŝima, komencinta ĉefe de la cunamo post la Tertremo de Tōhoku de la 11a de Marto 2011.[1] Tuj post la tertremo, la funkciantaj reaktoroj aŭtomate ĉesigis siajn procezojn de fisio. Tamen, la cunamo malfunkciigis la urĝajn krizajn generatorojn kiuj devis havigi energion por kontroli kaj funkciigi la pumpilojn necesajn por malvarmigi la reaktorojn. La nesufiĉa malvarmigo kondukis al tri atomfandoj, al hidrogen-aeraj eksplodoj, kaj al liberigo de radioaktiva materialo en la Unuoj 1a, 2a kaj 3a el la 12a al la 15a de Marto. Perdoj de malvarmigo tuŝis ankaŭ la ĵus ŝarĝita atoma akvujo de la Reaktoro 4, kiu pliiĝis en temperaturo la 15an de Marto pro la elatoma varmo el la ĵus aldonita atoma brulaĵo sed ĝi ne bolis ĝis ekspono.[2]

Atomkatastrofo de Fukuŝima-Dajiĉi
atomkerna katastrofo [+]
Koordinatoj37° 25′ 17″ N, 141° 1′ 57″ O (mapo)37.421388888889141.0325Koordinatoj: 37° 25′ 17″ N, 141° 1′ 57″ O (mapo)

Atomkatastrofo de Fukuŝima-Dajiĉi (Japanio)
Atomkatastrofo de Fukuŝima-Dajiĉi (Japanio)
DEC
Atomkatastrofo de Fukuŝima-Dajiĉi
Atomkatastrofo de Fukuŝima-Dajiĉi

Vikimedia Komunejo:  Fukushima I accidents [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Fakuloj de IAEA en la nuklea centralo Fukuŝima-Dajiĉi, unuo 4, 2013

Oni enkalkulis ĉirkaŭ 1,600 mortojn pro malrapido aŭ malakurateco en la evakuado.[3][4]

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Taglibro de nia Kamarado Jasuo HORI dum la japanaj katastrofoj, [2] en la retejo de SAT. Alirita la 22an de Novembro 2018.
  • Parolado de urbestro el Fukuŝima gubernio la 19an de marto, [3] en la retejo de SAT. Alirita la 22an de Novembro 2018.

Referencoj redakti

  1. Lipscy, Phillip; Kushida, Kenji; Incerti, Trevor (2013). "The Fukushima Disaster and Japan's Nuclear Plant Vulnerability in Comparative Perspective" (PDF). Arkivigite je 2013-10-29 per la retarkivo Wayback Machine Environmental Science & Technology. 47 (12): 6082–6088. doi:10.1021/es4004813. Alirita la 22an de Novembro 2018.
  2. Wayback Machine (26a de Februaro 2017). Arkivita el la originalo je 2017-02-26. Alirita 2018-11-22.
  3. Smith, Alexander (10a de Septembro 2013). "Fukushima evacuation has killed more than earthquake and tsunami, survey says". Arkivita el la originalo en 27a de Oktobro 2013. [1] Alirita la 22an de Novembro 2018.
  4. "Stress-induced deaths in Fukushima top those from 2011 natural disasters". Arkivita el la originalo en 27a de Septembro 2013. Alirita la 22an de Novembro 2018.

Eksteraj ligiloj redakti