Ĝinzaburo Takagi

universitata lektoro pri nuklea kemio

Jinzaburo Takagi aŭ pli ekzakte Ĝinzaburo Takagi - japane 高木 仁三郎, en Hepburn-transskribo Takagi Jinzaburō, naskiĝis la 18-an de julio 1938 en Maebaŝi, mortis 8-an de oktobro 2000 en Tokio - estis universitata lektoro pri nuklea kemio en Japanio. En 1997 al li estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.

Ĝinzaburo Takagi
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1938 (1938-07-18)
en Maebaŝi
Morto 8-an de oktobro 2000 (2000-10-08) (62-jaraĝa)
en Tokio
Mortokialo kojlorektuma kancero
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Universitato de Tokio
Okupo
Okupo kemiistofizikisto • universitata instruisto • nuklea fizikisto
vdr

Li estis produktiva verkinto pri la temo de nuklea teknologio kaj temoj ĉirkaŭ atomenergio. Ĵus antaŭ lia morto en 2000, li skribis libron nomitan "Kial Estos Alia Nuklea Katastrofo", kiu estis vaste legita post la atomkatastrofo de Fukuŝima-Dajiĉi en 2011.

Eksteraj ligiloj redakti

 
Fakuloj de IAEA apud la unuo 4 de la nuklea centralo Fukuŝima-Dajiĉi en 2013: liaj prognozoj pri "alia nuklea katastrofo" montriĝis ĝustaj