La Batalo de Akeno estis grava batalo de la Okcidenta Fronto en la Dua Mondmilito, luktita inter usonaj kaj germanaj fortoj en kaj ĉirkaŭ Akeno, Germanio, inter la 2a kaj la 21a de oktobro 1944. La urbo estis parto de la Sigfrida Linio, nome la ĉefa defenda reto de la okcidenta landlimo de Germanio; la Aliancanoj estis esperintaj konkeri ĝin tuje kaj avanci en la industriigitan Ruhr-regionon. Kvankam plej el la civila loĝantaro de Akeno estis evakuita antaŭ la komenco de la batalo kaj tiel ne estis tro da civilaj mortoj, multo de la urbo estis detruita kaj ambaŭ flankoj suferis fortajn perdojn. Ĝi estis unu el la plej grandaj urbaj bataloj luktitaj de usonaj fortoj en la Dua Mondmilito, kaj la unua urbo en teritorio de Germanio kaptita de Aliancanoj. La batalo finis per kapitulaco de germanoj, sed ilia obstina defendemo multe malhelpis la planojn de Aliacanoj por la avanco en Germanion.[1]

Usonanoj pafas kontraŭ germanaj defendantoj surstrate en Akeno la 15an de oktobro 1944.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Video: Allies Set For Offensive. Universal Newsreel. 1944. Alirita la 8an de februaro 2012.