Bevikka cigno
La Bevikka cigno (Cygnus columbianus bewickii) estas siberia subspecio de Malgranda cigno (Cygnus columbianus). Ĝi distingas sin per la flava koloro multe pli granda en la beko.
Bevikka cigno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cygnus columbianus bewickii (Yarrell, 1830) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
C. c. columbianus | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi estas unu el la simboloj de la Gubernio Aomori, Japanio.
Tiu subspecio estas minacata de homa agado, kiu degradas la naturan medion. Ĝi ĝuas aparte gravajn protektajn agojn ĉe la vintraj nestolokoj.
Priskribo
redaktiPlenkreskulo havas plumaron blankan, bekon nigran kaj flavan (tiu koloro estas malpli vasta ol en la Kantocigno), krurojn nigrajn kaj irisojn brunajn.
La junulo estas grize bruna, koloro iom pli malhela ol tiu de la juna sovaĝa cigno. La kruroj estas ruĝece nigre grizaj kaj la beko nigreca kaj flave roza.
Tiu specio estas 107-127 cm longa kun enverguro de 170 ĝis 211 cm kaj pezo de 3 ĝis 8 kg (signifaj ŝanĝoj kun aĝo). La masklo estas iomete pli granda ol la ino (flugillongo respektive mezuras 515-540 mm kaj 475-525 mm).
Bildgalerio
redakti-
Plenkreskulo (antaŭe) kaj duonjara nematurulo de Bevikka cigno (C. c. bewickii) vintre en Saitama (Japanio)
-
Bevikka cigno manĝante vertikale
-
Kapo de Bevikka cigno
Video
redakti-
Bevikkaj cignoj en la neĝo
Bibliografio
redakti- Géroudet P. (1999) Les Palmipèdes d'Europe. Delachaux et Niestlé, Lausanne, Parizo, 510 p.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Avibase
- Fauna Europaea Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
Fonto
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cygne de Bewick en la franca Vikipedio.