Blauwhuis (vilaĝo)

Blauwhuis (frise: Blauhûs) estas vilaĝo en la komunumo Súdwest-Fryslân en la nederlanda provinco Frislando. Ĝis 2011 Blauwhuis situis en la antaŭa komunumo Wymbritseradeel.

Blauwhuis
vilaĝo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Blauhûs
Ŝtato Nederlando Nederlando
Situo Blauwhuis
 - koordinatoj 53° 01′ 21″ N 05° 31′ 56″ O / 53.02250 °N, 5.53222 °O / 53.02250; 5.53222 (mapo)
Loĝantaro 582 (1-7-2011)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Nederlando
Situo enkadre de Nederlando
Situo enkadre de Nederlando
Vikimedia Komunejo: Blauwhuis (Friesland)

Historio redakti

La vilaĝo ekestis pro la sekigo de la lago Sensmeer en 1632. La loĝantoj de la nova poldero kunvenis en konstruaĵo kun bluaj tegoloj, It Blauhûs. Tiu domo estis propraĵo de romkatolika damo el Harlemo kiu disponigis ĝin al la lokaj romkatolikoj. Ĉirkaŭ tiu kaŝkirko Blauwhuis disvolviĝis ĝis romkatolika enklavo. La kaŝkirko estis en 1785 anstataŭigita de vera kirko, kiu laŭvice en 1871 estis anstataŭigita per la hodiaŭa Sankta Vitokirko.

Ekde 1949 Blauwhuis oficiale estas vilaĝo.

 
Sankt-Vitokirko