Brian William HAW (naskiĝinta la 7-an de januaro 1949 en Redbridge/Granda Londono, mortinta la 18-an de junio 2011 en Berlino) estis brita ŝipinĝeniero, pacaktivulo kaj sociala laboristo. Li iniciatis la movadon Parliament Square Peace Campaign protestante kontraŭ la politiko de Usono kaj de la Unuiĝinta Reĝolando post la Atencoj de la 11-a de septembro 2001. Li ja iĝis simbola figuro kontraŭmilita koncerne la kampanjojn en Afganio kaj Irako. Okaze de la premialjuĝo Channel 4 Political Awards 2007 li elektitis la plej inspira ulo de la jaro.

Brian Haw
Pacaktivulo Brian Haw, februaro 2007
Pacaktivulo Brian Haw, februaro 2007
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1949 (1949-01-07)
en Woodford Green
Morto 18-an de junio 2011 (2011-06-18) (62-jaraĝa)
en Berlino
Mortokialo pulma kancero
Lingvoj angla
Loĝloko Londono
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo aktivulo • pacaktivisto
vdr
Manifestacio 2002 antaŭ la parlamento londona

Vivo redakti

Li naskiĝis en la londona kvartalo Woodford Green havante kvar gefratojn. La junulajn jarojn li pasigis en Barking kaj Whitstable (Kento). Lia patro troviĝis inter la britaj soldatoj liberigintaj la koncentrejon de Bergen-Belsen; li memmortigis sin kiam Brian estis 13-jaraĝa. Haw estis en la aĝo de 16 jaroj ŝipkonstruad-lernoknabo antaŭ aliĝi al la nacia komerca ŝiparo. Poste li frekventis predikistan seminarion en Nottingham.

Estante kristano evangeliisma Brian Haw vizitis Nord-Irlandon dum la post 1969 komenciĝintaj konfliktoj interkonfesiaj kaj en Kamboĝo la buĉadkampojn internmilitajn de la Ruĝaj Kmeroj. Li laboris kun junuloj konfliktaj en Redditch, Worcestershire, kie li estis vivinta kun la edzino Kay kaj sep infanoj; tiam li havis diversajn deĵorojn estante ĉarpentisto kaj translokadtransporthelpanto. La familion cetere li forlasis en 2001 por ekigi sian proteston antaŭ la Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando per dek jaroj da tiuloka kampado. Divorco iĝis en la jaro 2003-a. En la 25-a de majo 2010 li arestitis, la tagon de la remalfermtago parlamenta.

En septembro 2010 li ricevis la diagnozon de pulma kancero. En la 1.1.2011 li rajtis forlasi la patrujon por komenci terapion en la germana ĉefurbo. Li estis ĉiam-fumanto ĝismorte.

Eksteraj ligiloj redakti