Burbono (viskio)

speco de Usona viskio

Burbono estas speco de usona viskio, distilita alkoholaĵo pliaĝigita en bareloj kaj farita ĉefe el maizo. Laŭ KEV, la nomo devenas de la nomo de la konteo Bourbon en Kentukio (kaj do ne unuavice el Burbonoj). Alia vidpunkto estas, ke la nomo devenas de la strato Bourbon en Nov-Orleano, Luiziano.[1] Burbono estas distilita ekde la 18-a jarcento.[2] La ekuzon de la nomo "burbono" oni spuris al la 1820-aj jaroj, kaj ĝi komencis esti kohere uzata en Kentukio dum la 1870-aj jaroj.[1] Kvankam burbono povas esti produktita ie ajn, ĝi estas forte asociata kun Suda Usono kaj speciale kun Kentukio. En 2014 la distilista pogranda merkata enspezo por burbono vendita en Usono estis ĉirkaŭ 2.7 bilionoj da dolaroj, kaj burbono konsistigas du trionojn el la 1.6 bilionoj da dolaroj de usonaj elportoj de distilitaj alkoholaĵoj.[3][4]

La jura difino de burbono varias de lando al lando, sed multaj internaciaj komercaj traktatoj devigas ke burbono nur estu uzata kiel nomo de viskioj el Usono. Aliaj tipaj kondiĉoj por havi la nomon "burbono" inkludas ke ĝi estu:

  • Farita el grejna miksaĵo, el kiu almenaŭ 51 elcento estas maizo.[5]
  • Pliaĝigita en novaj, bruletitaj, kverkaj ujoj.[5]
  • Distilita ĝis ne pli ol 80 elcentoj laŭ volumo konsistas de alkoholo.[5]
  • Enbareligita por pliaĝigado kiam ne pli ol 62.5 elcentoj laŭ volumo konsistas de alkoholo.[5]
  • Enboteligita, ne malpli ol 40 elcentoj laŭ volumo konsistas de alkoholo (kiel aliaj viskioj).[6]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Kiniry, Laura. "Where Bourbon Really Got Its Name and More Tips on America's Native Spirit". Smithsonian.com. 13-a de junio 2013.
  2. . Eat this! Bourbon, America's native spirits. Dining Chicago. Chicago's Restaurant & Entertainment Guide, Inc. (2011-02-23). Arkivita el la originalo je 2011-09-14. Alirita 2011-06-30.
  3. Associated Press, Bourbon, Tennessee Whiskey Sales Up in US; Exports Top $1B (3-a de februaro 2015).
  4. On America's Whiskey Trail Arkivigite je 2015-05-25 per la retarkivo Wayback Machine, Distilled Spirits Council of the United States.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 27 C.F.R. sec 5.22(b)(1)(i). Ecfr.gov. Alirita 2013-06-21.
  6. 27 C.F.R. sec 5.22(b). Ecfr.gov. Alirita 2015-07-15.