Calafat

urbo en nuna Rumanio

Calafat [kalafat] (bulgare: Калафат) estas urbo kun 18 890 loĝantoj (2002) en la distrikto Dolj en Rumanio. Administre, al ĝi apartenas la vilaĝoj Basarabi, Ciupercenii Vechi kaj Golenţi.

Calafat
municipo de Rumanio • limurbo • havenurbo

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Rumanio
Regiono Valaĥio (Oltenia)
Distrikto distrikto Dolj
Poŝtkodo 205200
Aŭtokodo DJ
Retpaĝaro www.municipul-calafat.ro
Politiko
Urbestro Mircea-Marinel Guță
Demografio
Loĝantaro 18 890
Loĝdenso 133 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 59′ N, 22° 56′ O (mapo)43.99055555555622.933611111111Koordinatoj: 43° 59′ N, 22° 56′ O (mapo)
Alto 35 m
Areo 138 km² (13 800 ha)
Horzono UTC+02:00 [+]
Calafat (Rumanio)
Calafat (Rumanio)
DEC
Calafat
Calafat
Situo de Calafat

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Calafat [+]
vdr

Calafat situas en la sudokcidenta angulo de la distrikto Dolj, ĉe la maldekstra bordo de Danubo. Sur la alia bordo de Danubo situas la bulgara urbo Vidin, al kiu regule trafikas pramo. Oni konstruis ankaŭ ponton (ĉe la danuba kilometro 796, mezure de la riverfino), malfermita en 2013 kaj inaŭgurita de la bulgara ĉefministro Plamen Oreŝarski kaj la rumana ĉefministro Victor Ponta.[1]

Unua dokumenta menciio estas el 1424. Pri la fondo de la urbo ekzistas kelkaj opinioj. Laŭ unu el ili la urbon fondis ĝenovaj setlistoj, kiuj laborigis multnombrajn ŝipriparistojn, inter kiuj ankaŭ kalfatristoj. En la rumana lingvo calafat signifas "kalfatraĵo". La turka armeo tie venkis en 1854 sub la gvido de paŝao Aĥmed super la rusa armeo.

La urbo en 1900 havis 7 113 loĝantojn, en 2000 tio kreskis al 21 227.

Ĝemelurboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 2013/10, paĝo 10: Ponta ponton malfermas verkita de Evgeni Georgiev.