En geometrio, cisoido estas kurbo produktita de fiksa punkto O kaj du la aliaj kurboj α kaj β. Ĉiu linio tra O tranĉanta kurbon α je A kaj kurbon β je B tranĉas la cisoidon je mezpunkto de streko AB.

Cisoido (verda) generita de kurboj r=θ (blua) kaj r=θ1/3 (ruĝa)

La plej simpla esprimo uzas polusajn koordinatojn kun la fonto je O. Se r=α(θ) kaj r=β(θ) estas la du kurboj do estas la cisoido.

Iam cisoido estas komprenata kiel sumo de la radiusaj distancoj r=α(θ)+β(θ) aŭ ilia diferenco r=β(θ)-α(θ); ĉi tiuj variantoj estas plejparte ekvivalentaj al la donita pli supre, la diferenco estas en duobligo de la amplekso kaj eble reflekto de la kurbo tra O.

Ĉiu konkoido estas cisoido ĉe kiu la alia kurbo estas cirklo centrita je O.

La cisoido de Diocles estis la prototipo por ĉi tiu ĝenerala konstruado.

La cisoido de Zahradnik anstataŭigis cirklon de Diocles per koniko.

La konkoido de de Sluze estas cisoido kiu havas cirklon pasantan tra O kiel la kurbo α kaj rekton paralelan al tanĝanto de α je O kiel la kurbo β. Ĝi estas, fakte, ne konkoido.

Eksteraj ligiloj redakti