Cladonia
Cladonia, esperante kladonio, estas genro de askolikenoj el la familio kladoniacoj, kies talo konsistas el du partoj : unuavica talo sursubstrate kuŝa (krusteca, skavameta aŭ pli malofte folieca), sur kiu kreskas duavica talo stara (nomata podecio), en formo de branĉoj, kornoj aŭ funeloj, portanta la apoteciojn[1]. Klados (κλάδος) signifas greke branĉeto. Ili kreskas ĉefe sur grundo. Iliaj simbiozantoj estas verdaj algoj el la genro Asterochloris.
Cladonia | ||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Cladonia stellaris
| ||||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||||
Specioj redakti
Notoj kaj referencoj redakti
- Clauzade kaj Roux - 1985 - Likenoj de okcidenta Eŭropo. Ilustrita determinlibro