CryptoNote estas aplik-tavola protokolo, kiu povigas plurajn malcentrecajn privatecemajn ciferecajn valutojn; la plej uzata el tiuj estas Monero. Koncepte, ĝi estas evoluo de la ideoj sur kiuj bitmono baziĝas: iumaniere ili ambaŭ similas sed alimaniere ili tre diferencas unu de la alia.

CryptoNote
Operaciumo Windows, Unikseca, OS X
Lingvo(j) C++
Evoluigstato Aktiva
Programtipo Ĉifromono, anonimiga aplikaĵo
Permesilo MIT-permesilo
v • d • r

La ĉefa diferenco inter la du teknologioj estas, ke bitmono (kaj la plimulto da ciferecaj valutoj) estas pli travidebla ol CryptoNote-bazitaj valutoj; la blokĉeno de CryptoNote estas preskaŭ anonima, kontraŭe al ne-CryptoNote-aj blokĉenoj. CryptoNote-valutoj uzas distribuitan publikan registron, kiu registras ĉiujn saldojn kaj transakciojn, samkiel bitmono. Malsame ol bitmono, la transakcioj de CryptoNote ne povas esti spuritaj tra la blokĉeno por riveli kiu sendis aŭ ricevis monerojn. La proksimuma kvanto de transakcio povas esti konata, sed la origino, destino, aŭ reala kvanto ne povas esti lernita. La nura informo havebla estas, ke la reala kvanto estis pli malalta ol la montrita kvanto. La nuraj homoj kun aliro al la tuta aro de datumo pri transakcio estas la sendinto kaj ricevinto de la transakcio kaj iu, kiu posedas unu aŭ ambaŭ sekretajn ŝlosilojn.

Alia grava diferenco estas la haketa laborpruva algoritmo. Bitmono uzas SHA256, kiu estas CPU-ligita funkcio. Tio signifas ke partoprenantoj (fosantoj) estas nur limigitaj per siaj kalkulaj rapidoj kaj do estas relative malmultekoste krei aplikad-specifan integritan cirkvitan (ASICan) aparaton, kiu superpasus ordinaran komputilon laŭ poaj haketosolvoj en unuo de mono. CryptoNote uzas la memor-ligitan funkcion CryptoNight, kiu ne povas esti facile ĉenstablumita.

La CryptoNote-a kodo ne estis forkita el la bitmona, do ĝi ankaŭ havas malsamajn internajn algoritmojn, ekzemple por rekalkulo de malfacilec-nivelo aŭ nova blokograndeco.