Cyprus (latine por Kipro) estis provinco de la Romia Imperio.

la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus
Cyprus, jen malhelruĝe akcentita

La romia armeo konkeris la insulon Kipro dum la jaro 58 antaŭ Kristo kaj la insulo iĝis provinco de la imperio - ekde la jaro 54 antaŭ Kristo provizore, ekde la jaro 31 definitive. Antaŭe ĝi estis sendependa reĝolando, ekde la jaro 332 apartenis al la makedona imperio de Aleksandro la Granda, kaj post la disfalo de ties imperio al la helenisma ptolemeida imperio. La ĉefurbo de Cyprus estis Salamis (proksime de la hodiaŭa urbo Gazimağusa).

La insulo restis sub rego de la Romia kaj post 395 Bizanca Imperioj ĝis la jaro 1184, dum la lasta generacio sub la sendependa imperiestro Isaak Komnenos. Tiujare finiĝis la romia epoko de la insulo: La kruckavaliroj kaj la nobela familio Lusignan regis la insulon poste ĝis la jaro 1489, ĝis 1571 la teritorio apartenis al Venecio kaj de tiam al la Otomana Imperio.