Dimako, DeimakoDeimaĥo (el la greka milit-akiro) estis la nomo de diversaj roluloj de la helena mitologio:

  1. La patro de Enareto, edzino de Eolo, reĝo de la Liparaj insuloj[1].
  2. Filo de Neleo kaj Klorizo kiu estis mortigita de Heraklo ĉar sia patro rifuzis senpekigi la heroon de sangkrimon[2].
  3. La patro de Deileono, Aŭtoliko kaj Flogio. Li loĝis en Tricca, urbo en okcidenta Tesalio[3].
  4. Beotiano, filo de Eleono. Li edziĝis al Glaŭkio, filino de la rivera dio [[Skamandro #Skamandro, la oceanido|]], kaj havis kun ŝi filon nomatan Skamandro, kiel lia avo. Deimaĥo akompanis Heraklon al lia ekspedicio kontraŭ Trojo, kie li mortis dum batalo[4]. Post tio, Heraklo zorgis pri lia vidvino, graveda tiam de Skamandro, ĉar li multe estimis Deimaĥon.
Rivero Skamandro, proksime de Trojo, kies filino edziniĝis al Dimako.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Apolodoro. Mitologia Biblioteko, 1.7.3.
  2. Apolodoro. Mitologia Biblioteko, 1.9.9. kaj 2.7.3.
  3. Apolonio el Rodiso. Pri Argonaŭtoj, 2.955.
  4. Plutarko. Moralia, Grekaj Temoj, 41.