Diabolo (el malnovgreka: διαβάλλειν / διαβάλλω flugigi aliaflanken / mi flugigas aliaflanken) estas ludilo, per kiu ĵongliĝas.

Du diaboloj kun bastonparo

Normale ĝi estas el du duonsferoj konektataj de metala akso. La duonsferoj kutime estas plasta aŭ guma nun, kaj pasintece lignaj diaboloj estis pli ordinaraj. La akso estas tute ronda, por ke la diabolo povu turniĝi sur la ŝnuro, kiun oni uzas por la ludado. La finaĵoj de la ŝnuro estas kunigataj kun bastonoj, ĉe kies finoj ekzistas truetoj, tra kiuj la ŝnuro estas traigita kaj fiksita. Per la movado de la du bastonoj turniĝas la diabolo tiel, ke oni povas fari lertaĵojn.

Ankaŭ ekzistas fajrdiabolo, kies duonsferoj ankaŭ estas metala. Por flamigi ĝin, la duonsferoj enhavas kevlaran meĉon, kiun oni trasorbigas per keroseno. Por ke la ŝnuro ne brulas, ĝi devas ankaŭ esti kevlara.

Vidu ankaŭ redakti

Jojo

Eksteraj ligiloj redakti