Dialektike behaviorisma terapio

La dialektike kondutisma terapiodialektike behaviorisma terapio (ĉi-tie mallongigata DBT laŭ la internacie plej uzata mallongigo surbaze interalie de la anglalingva nomo dialectical behavior therapy) estas psikoterapia modelo kaj konceptaro evoluigita de la usona psikologia profesorino kaj klinikestrino Marsha M. Linehan por trakto de la emocie malstabila personeca perturbo. La terapia metodo utiliĝas kaj en psikiatriaj-psikoterapiaj klinikoj kaj en samfakaj eksterklinikaj praktikejoj.

La precipa tasko de la terapiisto estas trovi balancon inter strategioj por apreza kompreno de problemo kaj strategioj por ties ŝanĝo. Tiu "dialektika strategio" (Linehan, 1996) konsistigas la bazon por la nomo "dialektike behaviorisma terapio". Laŭ la kompreno de tiu strategio, utila dialektike rigardi ŝajnajn kontraŭdirojn en la vivo de la paciento, por malfondi tiujn kontraŭdirojn kaj iom post iom integrigi la antaŭe kontraŭdirajn problemojn en balanciĝintan vivokoncepton.

La metodo uzas multajn intervenojn de la kogna konduta terapio, sed ankaŭ elektitajn elementojn de humanisma psikoterapio kaj korpoterapiaj formoj, Gestalt-terapio, hipnoterapio, kaj krome filozofiajn modelojn kaj ekzercojn el Zenbudhismo.

Bazoj redakti

La dialektike behaviorisma terapio (DBT) de pacientoj suferantaj je emocie malstabila personeca perturbo, evoluigita de Marsha Linnehan surbaze de la kondutisma terapio, utiliĝas ekde la mezo de la 1990-aj jaroj. Marsha Linnehan aparte laboris kun suicidemaj pacientinoj. La psikologino starigis ampleksan terapian manlibron kiu inkluzivas elementojn de kondutisma terapio, socia psikologio, neŭrobiologio kaj aspektojn de orientazai meditado kaj spiriteco.

La metodo komence evoluiĝis por pacientoj ekster klinikoj. Ĝi inkluzivas

  • individuan psikoterapion,
  • grupan trejnadon de sinkontrolaj kapabloj,
  • telefonajn kontaktojn en krizaj situacioj, kaj
  • regulajn interkonsiladojn de la terapiistoj.

Poste la metodo ankaŭ ekuziĝis en klinikaj stacioj kaj en sia apliko specife adaptiĝis al certaj grupoj de pacientoj: adoleskuloj, pacientoj kun manĝoperturboj kiel anoreksiobulimio, malliberigitaj pacientoj kaj aliaj.

En la individua terapio la problemaroj estas ordigitaj, tiel ke la plej urĝaj estas unuaj en listo. Aparte pritraktendaj estas suicidiga kaj pseŭdosuicidiga konduto, sekvas konduto bojkotanta la terapion, reduktoj de la vivkvalito kaj mankaj kondutaj kapabloj. En tiu sinsekvo la problemaroj estas prilaboritaj, kaj se necese la terapia fokuso reiras ankoraŭfoje al la pli alta tavolo de pli urĝaj problemoj.

Esenca bazo de la terapio estas stabila terapia rilato kun subteno de la terapiistoj en funkcio de "helpa mio": Ekzemple la terapiisto helpu al la paciento difini kaj teni adekvatan distancon al aliaj homoj, evoluigi meminiciitan disciplinon kaj aprezi la nove lernitajn kapablojn. Tiu terapiista funkcio similas al eduka funkcio de unu el la gepatroj rilate al eta infano, kaj tial fakuloj nomas la funkcion "regepatrumo", aŭ angle reparenting - esenca elemento de ĉiu rilato inter terapiisto kaj terapiato.

Metodo redakti

Individua terapio redakti

Apartan rolon en la terapio de la emocie malstabila personeca perturbo do havas la terapia rilato inter paciento kaj terapiisto, da tiuj pacientoj pli ol aliaj inklinas je tro fruaj terapioĉesoj, malfacila agumo, ekstrema negativismo ktp., aparte pro iliaj emociaj kaj interpersonaj problemoj kaj pro la manko je ebloj kompensi tion. Inter la pacientoj kaj la terapiistoj respektive kliniko estas interkonsentata "kontrakto pri sindediĉo": la pacientoj deklaras sian firman intencon sindediĉe kunlabori kaj obei regulojn kaj interkonsentojn, kaj la terapiisto deklaras sian firman intencon je laŭeble plej bona helpo. Tiu "kontrakto" regule dum la terapio estas kontrolata kaj laŭnecese novigata, ŝanĝata aŭ ampleksigata.

La pacientoj ĉiutage en tabelo simila al taglibro notas suicidemajn pensojn, statojn de ekstrema tensio, konsumon de drogoj, pliajn memdamaĝajn kondutojn, sed ankaŭ la aplikon de emocie stabiligaj kapabloj kaj pozitivajn tagajn eventojn.

Per analizoj de sia kondutoj la pacientoj lernu, kiel ekestas la statoj de ekstrema tensio, kaj kiel per apartaj kapabloj eblas reatingi emocie stabilan staton. Post memvunda konduto aŭ provoj je suicido la pacientoj estas petataj mem verki tiajn memanalizojn.

Kondiĉo por eventuala pritrakto de psika traŭmato en dua terapia paŝo estas ke la pacientoj unuapaŝe lernis mem per la lernitaj kapabloj reguligi emociajn krizojn, statojn de ekstrema tensio kaj la senton seninflue psike distanciĝi de la propra personaĵo. La duapaŝa terapia pritrakto de psika(j) traŭmato(j) uzas metodojn el la kondutisma terapio kaj per strategioj de konscia konfronto.

Trejnado de kapabloj en la grupa terapio redakti

La kapabloj peritaj en la grupa terapio subtenas la individuan terapion, kaj kaze ke mankas taŭga grupo kompreneble ankaŭ povas esti instruataj individue.

La trejnado de kapabloj en grupa terapio laŭ la terapia koncepto nepre estu gvidata pere de tu terapiistoj. La fokuso estas instrui kapablojn, do la kunvenoj similas al unuoj de iu ajn instrua kurso (de lernata lingvo, scienca temo, komputila programo aŭ simile), ne al emocie perturbiga psikoterapio. Interpersonaj emociaj problemoj nur estas temigataj se ili vere ĝenas la trejnadon, kaj tiam estas solvata per apliko de la ĵus lernataj kondutaj kapabloj. Kritikoj kaj plibonigaj proponoj flanke de la partoprenantoj estas eksplicite dezirataj, kaj ekestu kursa etoso eksperimenta kaj partnera.

La trejnado de kapabloj okazas regule, almenaŭ unufoje semajne, kaj konsistas el la sekvaj kvin partoj:

  • interna atento
  • interpersonaj kapabloj
  • trakto de emocioj
  • plitolerigo de tensiiga streso kaj
  • plialtigo de la memestimo

La parto "interna atento" celas peri al la pacientoj metodojn sin mem pli bone senti kaj percepti, kaj pli fidi al la propra percepto. La paciento sentiĝu sekura en socia situacio sen juĝi aŭ negativisme kritiki ĝin aŭ sin - li aŭ ŝi havu la ĝustan decidon kiugrade aŭ partopreni en situacio aŭ eliri el ĝi. Jen helpas la elementoj transprenitaj el Zenbudhismo.

Celo estas pli konscie senti kaj percepti sin kaj sociajn interagojn en la ĉiutaga vivo, ricevi pli da influo pri la propra konduto kaj harmoniigi emociojn kaj racion.

La parto "interhomaj kapabloj" helpu kaj vivteni interhomajn kontaktojn. Grava decido estas daŭre kontroli kaj prijuĝi, ĉu en la momenta situacio pli gravas teni la socian rilatojn aŭ ĉu pli gravas realigi la propran personan volon.

La paciento mem komprenu kiuj faktoroj malplibonigas la proprajn sociajn kapablojn kaj kiuj faktroj plibonigas ilin. Koncernaj memcertigaj kaj subtenaj frazoj estas vortumataj: ekzemple "Mi povas mem fidi pri mi. Mi rajtas mem estimi min. Mi meritas esti aprezata. Mi rajtas zorgi pri tio ke mi bonfartas". La paciento ekhavu la eblon insisti pri propraj deziroj, celoj kaj opinioj sen danĝerigi la interpersonajn rilatojn, sen perdi la respektiĝon de aliaj homoj kaj la memestimon.

En la parto "trakto de emocioj" la pacientoj lernas ekkoni siajn diversajn emociojn, traduki ilin al vortoj kaj kompreni kiurilate ili influas la propran konduton. Tio en klariga frazo sonas pli simple ol efektive estas: aparte la klara vortumo de iusence skuaj kaj premaj emocioj por multaj homoj estas kapablo lernenda, sed la atingo de tiu kapablo tre helpas kompreni sin mem kaj la propran socian interagon. Emocioj estas signaloj kiuj donu orientiĝon al la homo, ekzemple ĉu iu situacio efikas kolerige aŭ tristige - do gravas ankaŭ vorte povi esprimi malagrablajn sentojn. Estas trejnata la kapabloj observi, priskribi kaj kompreni la proprajn sentojn, senti sin malpli vundite de malagrablaj sentoj, pli senti subtenajn, agrablajn sentojn, kaj adiaŭi de emocia sufero. Celo estas kompreni kaj akcepti emociojn en siaj signifoj kaj efikoj, kaj fortigi la propran fidon en la percepto de siaj emocioj.

En la parto "plitolerigo de tensiiga streso" la unua paŝo estas akcepti la fakton momente esti en tensiiga streso. En tiuj momentoj eblas interne iom distanciĝi ("interne retroiri unu paŝon"), limigi la pensadon al la nuna momento kaj la plej proksimaj sekvaj minutoj, kaj en urĝa situacio mem apliki fortan, sed ne vundigan, percepton kiu helpas pretervivi la situacion de forta tensiiga streso.

La pacientoj lernas elteni emociajn krizojn kaj redukti psikan tension: Eblas mem fortiri la atenton de la interna tensio per fortaj sensaj perceptoj (ekzemple glacikubo sur la haŭto, forta gusta aŭ flara impreso kiel mordado de akra kapsiko aŭ flarado de amoniako...). Eblas per diversaj psikaj metodoj "plibonigi la momenton". Eblas interne pripensi kiuj argumentoj nun estas por memvundo kaj kiuj kontraŭ. Eblas lerni akcepti la tensian momenton anstataŭ tuj voli forigi ĝin, eblas memtrankvilige spiri, intence influi la propran emocion per singarda rideto kaj influi sin per ekzercoj de "interna akcepto" (vidu supre).

En la parto "plialtigo de la memestimo" la paciento lernu ankaŭ strese konscii ke li aŭ ŝi estas valora, aprezinda persono. Tio ne nur signifas racian juĝon de pli alta memestimo: La pacientoj lernu emocie pli atenti sin, pli ami sin kaj pli bone zorgi pri si mem. Celo estas la kreo de pli stabila, pli sana memfido kaj memakcepto.

La pacientoj estas instruataj mem instali "kesteton..." aŭ "valizeton por krizaj situacioj". En ĝi la plej gravaj helpiloj por redukto de tensiiga streso estu konservataj. La pacientoj ĉe si havu kartetojn, sur kiuj notiĝis la plej helpaj kapabloj, por povi rememori ilin en krizo kiam la racio apenaŭ plu funkcias. Krome la pacientoj havas paperojn sur kiuj ili skribu protokole, kiujn kapablojn ili uzis kun kioma sukceso aŭ nesukceso.