Die Zauberharfe (D 644) estas melodramo je tri aktoj de komponisto Franz Schubert laŭ teksto de Georg von Hofmann. Unuafoje ĝi estis prezentata la 19-an de aŭgusto 1820 en Vieno.

La teksto de la plejparte parolata kavalirdramo aŭ spektaklo estas perdiĝinta, pro tio la peco ne plu estas surscenejigebla. La uverturo de Zauberharfe ĝis nun apartenas al koncertrepertuaro, estis tamen longan tempon misnomata uverturo al la romantika dramo Rosamunde, kiun Schubert ankaŭ ekipis per teatromuziko. Schubert verkis sep ĥoraĵojn kaj unu interaktan muzikon por la peco, krome ses pli grandajn melodramojn. Malofte la muziko estas koncertata, plejofte sen la melodramoj, inter kiuj estas skribitaj nur gvidvortoj de la perdiĝinta teksto.