Diego de Mazariegos

Diego de Mazariegos y Porres (Ciudad Real, 1501 – 1530), estis eksterleĝa filo de Hernando, duko de Estrada, kastilia hidalgo kaj de Francisca de Mazariegos. Li estis posteulo de la alta kastilia nobelaro kaj hispana konkistadoro en Ameriko.

Diego de Mazariegos
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1500 (1500-11-30)
en Ciudad Real
Morto 30-an de novembro 1575 (1575-11-30) (75-jaraĝa)
Okupo
Okupo esploristo • militisto
vdr
Skulptaĵo en San Cristóbal de las Casas.

Li estis kapitano en la konkero de Meksiko, do kunulo de Hernán Cortés. Li estis konkistadoro en la areo de Chiapas, kie li fondis setlejon, kiun li nomigis Ciudad Real, omaĝe al sia naskiĝurbo. Tiu setlejo post kvar jarcentoj iĝis San Cristóbal de las Casas omaĝe al monaĥo Bartolomé de las Casas, protektanto de indianoj en tiu areo.

La kapitano Mazariegos servis sian truparon kiel kuraĝa kapitano, kaj ankaŭ havigis al tiu provizojn. Ili suferis malsategon en ĝangaloj de Vera-Paz, kaj poste revenis al la meksika ĉefurbo, ĉe Cortés. Plej verŝajne li mortiĝis sufiĉe aĝa fine de la 16a jarcento.