Dolikoderenoj, Dolichoderinae, estas subfamilio de formikoj, kiu inkludas speciojn kiel la Argentina formiko (Linepithema humile), la vagoformiko, la odorformiko kaj la dorimirmeko. La subfamilio montras grandan diversecon de specioj tra la tuta mondo, distribuita en diversaj biogeografiaj regionoj, el Palearkto, Nearkto, Afrotropiso kaj Malajzio, al la Mezoriento, Aŭstralio kaj Neotropiso.[1]

Fosilia Usomyrma mirabilis.

Tiu subfamilio estas distingita per havo de unusola peciolo (ne post-peciolo) kaj de fendeca truo, el kiu oni elirigas kemiajn komponaĵojn. Dolikoderenaj formikoj ne havas pikilon, malkiel formikoj de kelkaj aliaj subfamilioj, kiel Ponerenoj kaj Mirmikenoj, kaj anstataŭe fidas en la kemian defendokomponaĵoj produktitaj el la anusa glando.[2]

El la komponaĵoj produktitaj de la dolikoderenaj formikoj, kelkaj terpenoidoj estis identigitaj kiel la antaŭe nekonata iridomirmekeno, izoiridomirmekeno kaj iridodialo.[3] Tiaj komponaĵoj estas responsaj por la odoro eligita de formikoj de tiu subfamilio se premitaj aŭ ĝenitaj.

Notoj redakti

  1. Cardoso, D.; Cristiano, M. P.; Barros, L. S.; Lopes, D.; Pompolo, S. (2012). "First cytogenetic characterization of a species of the arboreal ant genus Azteca Forel, 1978 (Dolichoderinae, Formicidae)". Comparative Cytogenetics. 6 (2): 107. doi:10.3897/CompCytogen.v6i2.2397. PMC 3833797. PMID 24260655. Alirita la 26an de februaro 2020.
  2. Fisher, Brian L. kaj Stefan P. Cover (2007) Ants of North America: a guide to the genera
  3. Wilson, E. O.; Pavan, M. (1959). "Glandular Sources and Specificity of Some Chemical Releasers of Social Behavior in Dolichoderine Ants". Psyche: A Journal of Entomology. 66 (4): 70. doi:10.1155/1959/45675.