Domsupro-festo estas tradicia festo en kelkaj landoj en Eŭropo, kiu okazas, kiam la kruda konstruaĵo de domo estas pretigita kaj la tegmenta trabaro resp. la tegmento estas surmetita. Domsupro-festo okazas ĉiam sur la konstruejo kaj dum la regula labortempo, pli precize je la posttagmezo, por ke ĉiuj povas sperti la ceremonion kaj la ritan trinkadon, ĉar tiun tagon oni ne kunportas tagmanĝon aŭ iras en gastejon por tagmanĝado.

domsuprofesta krono

Tradicio festi, kiam la kruda konstruaĵo estas pretigita, ekzistas ankaŭ en landoj ekster Eŭropo. En Tajlando kaj Polinezio ekzemple oni metas similasence domsupro-mastojn aŭ skulptitajn figurojn sur la gablon.

Eksteraj ligiloj redakti